*stamp/i PV

*stampi

(tr)
1.
Marki per alfrapita desegno aŭ emblemo rekoniga, aŭtentiga, validiga...
a)
Almeti reliefan markon per frapo: stampi medalon, monerojn; la konstitucio entenas laŭvortan liston de la temoj konfiditaj al la Kongreso: […] stampi monon, fiksi ĝian valoron, reguligi la komercon [1]; [li] prenis de ie sigelilon, sur ĝin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE [2]; oni povus denove stampi „stelojn”, sed nur por plezuro de numismatoj [3]. VD:gravuri, sigeli
b)
Almeti inkan markon per frapo: sendenta maljunulo […] tuttage stampas leterojn [4]; ilia aparato krome stampas la daton kaj horon [5]; tuŝante ŝuojn, li stampas siajn fingromarkojn sur ilin [6]; (figure) la tempo tiamaniere stampis (kp gravuri2) sur ĉiu fenestrovitro sian bildon [7]; (figure) mi stampos (markos) la floron per mia signo! diris la limako [8]. VD:presi
2.
(figure) Postlasi daŭran spuron, markon en ies spirito, vizaĝo, konduto ks: la vundado [estis] tiel ofta, ke tiu sperto stampis min [9]; li lasis sin pli kaj pli stampi de unu obseda ideo [10]; vidiĝis fizionomioj […] kiujn ĉiuspecaj malvirtoj […] stampis per signoj de morala degenereco [11]; (figure) laŭ [ili] esperanton spirite stampas okcidenteco [12].
3.
(figure) Karakterizi, distingi: oni devas jam delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel friponon Metrop ! ŝia kostumo, la delikateco de ŝia vizaĝo, movoj kaj manoj, stampis ŝin per profunda disonanco kun la fono (medio) [13]; ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco [14].
angle:
*stamp, *mark
beloruse:
1.a штампаваць, чаканіць манэту 1.b штампаваць 2. захаваць, пакінуць 3. характарызаваць, адзначаць
ĉeĥe:
razit mince, razítkovat
ĉine:
烙印 [làoyìn]
france:
affranchir, estampiller
germane:
1.a prägen, stempeln, drucken, pressen 1.b stempeln, abstempeln, bedrucken 2. prägen, zeichnen (charakterlich) 3. abstempeln, auszeichnen, kennzeichnen
hispane:
acuñar
hungare:
1.a ver (pénzt), domborít 1.b bélyegez, lebélyegez 2. bevés (átv.) 3. jellemez
japane:
スタンプを押す [すたんぷをおす], 消印を押す [けしいんをおす], 刻印する [こくいんする], 刻み込む [きざみこむ], 特徴づける [とくちょうづける]
nederlande:
stempelen
pole:
1.a cechować, znakować 1.b *stemplować
ruse:
1.a штамповать, бить (монету) 1.b штамповать, штемпелевать, *класть штемпель 2. запечатлеть, отпечатать, впечатать 3. характеризовать, отмечать (чем-л.), зарекомендовать
slovake:
dať pečať, opečiatkovať, raziť (peniaze)
svede:
stämpla
ukraine:
штампувати, штемпелювати, таврувати, чеканити, робити відбиток

stampo

1.
TIP Oficiala identiga marko, farita sur dokumento, monero kc per stampilo: nobeleco […] estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo Fab3 ; ni klasos la dosieron kun la stampo „nesolvita“ [15]; la ŝtonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj [16]; poŝtaj stampoj kun teksto en la Internacia Lingvo [17]. VD:emblemo1, logotipo, patrico2, sigelo1
Rim.: En letero al Th. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 538-539, Zamenhof skribis: mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana, rusa kaj pola), la ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo [18].
2.
(figure) Karakterizilo: la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon [19]; vi povas renkonti homon […] elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj [20]; verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano [ĝi] portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis la okulon Marta ; ŝajnas la tuta urbo loĝita de izvoŝĉikoj, [tiuj] komikaj, grasaj dorsokurbaj aperaĵoj, kiuj donas al Peterburgo karakteristikan stampon [21].
angle:
2. stamp, mark
beloruse:
1. пячатка, штамп, штэмпэль 2. адбітак, водціск
ĉeĥe:
otisk razítka, ražba, známka
ĉine:
[yìn], 版画 [bǎnhuà], 版畫 [bǎnhuà]
france:
cachet (estampage), flamme postale, tampon (trace), *estampille, *timbre
germane:
Stempel(abdruck)
hispane:
1. acuñación
hungare:
bélyeg (átv. is)
japane:
スタンプ, 消印 [けしいん], 印影 [いんえい], 特徴 [とくちょう], 刻印 [こくいん]
nederlande:
1. stempel (afdruk) 2. merkteken
pole:
stempel
ruse:
1. печать, штемпель, штамп, клеймо 2. отпечаток
slovake:
biľag, pečať (vosková), pečiatka (na známke)
ukraine:
штамп, тавро, клеймо, відбиток

stampilo

Ilo portanta sur sia ekstremo reliefan desegnon alfrapeblan: ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo [22]; en eta poŝtoficejo de la urbeto poŝtistino ĉiun matenon enpikas stampilon por ŝanĝi ties daton [23]; la pavimbatiloj ne devas plu esti nomataj virgulinoj, sed stampiloj, […] tio en la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole ĝusta nomo [24]. VD:matrico, patrico
22. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
23. S. Štimec: Zagrebaj solistoj en Bonaero, Monato, 2001:7
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
beloruse:
пячатка, штамп, штэмпэль, пуансон
ĉine:
[yìn], 图章 [túzhāng], 圖章 [túzhāng], 冲具 [chōngjù], 沖具 [chōngjù], 烙印 [làoyìn]
france:
affranchisseuse, tampon encreur
germane:
Stempel (Gerät)
japane:
スタンプ, 印判 [いんばん], 印章 [いんしょう], はんこ
pole:
pieczątka
ukraine:
штамп, штемпель, тавро, клеймо, чекан, пунсон

brulstampi

AGR Brulmarki: estis ja li mem, kiu estis brulstampita per tiu krimo, li, kiu estis la malestimegita elpelito [25]! viroj estis kastritaj, blindigitaj je unu okulo per arda fero, kaj en ĉenoj, kun brulstampo sur la frunto [26].
25. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
26. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, 2005
angle:
brand
beloruse:
клеймаваць, кляйміць, таўраваць
bulgare:
жигосвам, клеймосвам
ĉeĥe:
vypálit značku
ĉine:
烙印 [làoyìn], 厂牌 [chǎngpái], 廠牌 [chǎngpái]
france:
marquer au fer
germane:
brandmarken
hispane:
marcar a fuego
hungare:
megbélyegez (billoggal)
japane:
焼印を押す [やきいんをおす]
nederlande:
brandmerken
pole:
napiętnować, wypalić znamię
portugale:
marcar a fogo
ruse:
клеймить
slovake:
vypáliť značku
ukraine:
таврувати, клеймити, клеймувати, робити мітку вогнем

brulstampilo

AGR Brulmarkilo: kiam li, kunpremante siajn lipojn, rigardis iun, tiu eksentis korpremon kvazaŭ bruligite de brulstampilo [27].
27. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
angle:
branding iron
beloruse:
кляймо, таўро
ĉine:
烙鐵 [làotie], 烙铁 [làotie]
france:
fer (à marquer le bétail)
germane:
Brandeisen
hispane:
hierro de marcar a fuego (el ganado)
hungare:
bélyegzővas
nederlande:
schroei-ijzer
pole:
żelazo do piętnowania
portugale:
marcador
ruse:
клеймо

administraj notoj