statik/o Z

statiko

TEK
Parto de la mekaniko, kiu pritraktas la ekvilibron de la fortoj: statiko ― meĥaniko de kvazaŭ-rigidaj korpoj en ekvilibro [1]; statiko estas plene uzata en la analizo de strukturoj, ekzemple en arĥitektura inĝenierado kaj struktura inĝenierado [2].
angle:
statics
beloruse:
статыка
bulgare:
статика
ĉeĥe:
statika
ĉine:
静力学 [jìnglìxué], 靜力學 [jìnglìxué]
france:
statique (branche de la mécanique)
germane:
Statik
hispane:
estática (rama de la mecánica)
hungare:
statika
japane:
静力学 [せいりきがく]
nederlande:
statica
perse:
ایستایی، استاتیک
pole:
statyka
ruse:
статика
slovake:
statika
svede:
statik
ukraine:
статика (відділ механіки)

statika

Rigida, stabila: ARKI oni distingas, laŭ la statikaj bezonoj, diversajn konstru[…]formojn, ekzemple la patno-tegmenton, la stegtraban tegmenton, la ĉevron-tegmenton [3]; KOMP C++: tipa sistemo: statika, strikta [4]; ELE la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo [5].
beloruse:
статычны
japane:
静的な [せいてきな]
pole:
statyczny
ukraine:
статичний

elektrostatiko

Branĉo de fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn de nemoviĝantaj elektraj ŝargoj: baza fakto de elektrostatiko estas la kulomba leĝo [6].
angle:
electrostatics
beloruse:
электрастатыка
ĉine:
静电学 [jìngdiànxué], 靜電學 [jìngdiànxué], 静电 [jìngdiàn], 靜電 [jìngdiàn]
france:
électrostatique (subst.)
germane:
Elektrostatik
hispane:
electroestática
hungare:
elektrosztatika
japane:
静電気学 [せいでんきがく]
pole:
elektrostatyka
portugale:
eletrostática
ruse:
электростатика
svede:
elektrostatik

elektrostatika

Rilata al elektrostatiko kaj ĝiaj fenomenoj: la grandeco de la elektrostatika forto inter du punktaj elektraj ŝargoj estas rekte proporcia al produto de la grandecoj de la ŝargoj kaj inverse proporcia al kvadrato de distanco inter la ŝargoj [7]; la generatoro de Van de Graaff aŭ bendgeneratoro estas elektrostatika maŝino kiu uzas moveblan bendon por amasigi grandajn kvantojn de elektra ŝargo sur la surfaco de kava metala sfero [8].
angle:
static electricity
beloruse:
электрастатычны
ĉeĥe:
elektrostatický
ĉine:
静电 [jìngdiàn], 靜電 [jìngdiàn]
france:
électrostatique (électrostatique)
germane:
elektrostatisch
hungare:
elektrosztatikus
japane:
静電の [せいいなずまの]
pole:
elektrostatyczny
ruse:
электростатический
slovake:
elektrostatický
svede:
elektrostatisk

administraj notoj