stencil/o SPV

stencilo

TIP Truŝablono en kiu figuroj aŭ signoj estas entranĉitaj, tiel ke oni povas trafarbi iliajn formojn sur surfacon: la tablon kaj apudan mebleton kovris libroj, stenciloj, paperoj, malpuraj tasoj [1]; ni povus donaci malnovan multobligilon kun stenciloj […], sur kiu antaŭ 18 jaroj estis kopiita Informilo [2]
angle:
stencil
beloruse:
трафарэт
ĉeĥe:
vosková rozmnožovací blána
france:
pochoir, stencil
germane:
Lochschablone, Schablone
japane:
謄写版原紙 [とうしゃばんげんし], ステンシルペーパー
katalune:
estergit
pole:
matryca (do powielania), woskówka
slovake:
cyklostylová blana (rozmnožovacia)
ukraine:
восківка

stencili

(tr)
Desegni aŭ presi per stencilo: ni serĉis la rimedojn por eldoni stencilitan bultenon [3]; kiel kvaronjara organo funkcias stencilita Nia Ligilo [4].
angle:
stencil
beloruse:
рабіць па трафарэце
france:
pocher (faire au pochoir)
germane:
im Schablonendruck herstellen, patronieren
katalune:
estergir
pole:
kopiować za pomocą szablonu

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.