*stern/i

*sterni

(tr)
1.
Etendi ion aŭ iun laŭ ĝia tuta larĝo kaj longo sur supraĵon: sur la tablo […] ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn [1]; rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj [2]; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo Kandid ; loko por sternado de retoj […] meze de la maro [3]; [li] sternis la antilopan felon sur lito de freŝaj pinaj pingloj IKr ; Bazarov kuŝis en la ombro […] sterninte sub sin kelke da plenbrakoj da brue seka, sed ankoraŭ verda kaj bonodora herbo PatrojFiloj ; kiel oni sternas (sk. sian liton), tiel oni dormas PrV . SIN:kuŝigi, etendiVD:malvolvi, elvolvi.
Rim.: La vorto sterni atentigas precipe pri la horizontala pozicio, dum etendi elvokas la ampleksan spacon okupatan de la kovraĵo. Kuŝigi atentigas pri la horizontaleco rigardata prefere kiel ripoza pozicio. Uzataj metafore la vortoj sterni, etendi kaj disvastigi estas ofte sendiference sinonimaj.
2.
(figure) Disvastigi1; etendi4: [li] sternas sub si sakaĵon kaj cindron [4]; li disŝiris la pompajn petalojn, sternis ilin sur la planko LGA ; kiel belege la suno sternas siajn radiojn en la malluma aleo IK ; la vojaĝantoj venis al alta monteto, de kies supro sin sternis antaŭ ili eksterordinara pentraĵo [5]; la krepusko jam komencis sterni sian kovrilon IK ; sur la tuta batala linio […] flava polvo […] sin sternis kvazaŭ grandega serpento [6]; de tago al tago sternis angoron kaj detruon la alarmsirenoj LGA .
3.
(figure) Malvolvi; detale prezenti: mi havis la vivon jam sternita antaŭ mi, planita Kon11 ; sterni antaŭ iu sian programon; la aŭtoro larĝe sternas antaŭ ni ĉiujn fazojn de tiu historia periodo.
angle:
spread
ĉeĥe:
podestýlat, prostřít, rozestřít, rozprostřít, ustlat
ĉine:
[pū], 铺 [pū], 摊 [tān], 攤 [tān], 摅 [shū], 攄 [shū], 摊开 [tānkāi], 攤開 [tānkāi]
france:
étaler, étendre, répandre
germane:
ausbreiten, legen, hinschütten, hinstreuen
hispane:
extender 1. extender, tumbar 2. esparcir 3. difundir
hungare:
leterít, kiterít, szétterít
japane:
敷く [しく], 敷き広げる [しきひろげる], 横たえる [よこたえる], なぎ倒す [なぎたおす], 広げる [ひろげる], 繰り広げる [くりひろげる]
nederlande:
spreiden, uitspreiden, ontvouwen
pole:
1. kłaść (pokotem), przewracać, rozpościerać, rozkładać, słać, rozścielać, rozściełać 2. rozpościerać, rozścielać, rozprzestrzeniać, roztaczać 3. roztaczać, przedstawiać, ukazywać, uwidaczniać, rozwijać, przedstawiać obszernie (ze szczegółami)
ruse:
стелить, стлать, расстилать
slovake:
postlať, rozpovedať (pren.), rozprestrieť, stlať
taje:
กระจาย, ปูผ้า
ukraine:
розстелювати, розстеляти, стелити, розпластувати

sternaĵo

Io sternita: malhela figuro […] simile al senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo Marta ; kuŝiĝinte sur la tero, ŝi […] ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo Marta ; [mi] faros por mi kaj mia kompatinda kamelo sternaĵon el folioj Iŝtar ; argilsternaĵo postlasita de la superakvego. VD:etendaĵo, kovraĵo, kuŝejo, matraco, submetaĵo
france:
couche (neige, feuilles, etc)
germane:
Lager, Decke, Polster
hispane:
capa (nieve, hojas, etc), cubierta
hungare:
teríték, takaró, réteg argil~aĵo: agyagréteg.
japane:
敷き物 [しきもの], 敷布団 [しきぶとん], 岩床 [がんしょう], しとね
nederlande:
laag
pole:
posłanie, ściółka, warstwa
ruse:
настил, пласт
ukraine:
настил, шар

administraj notoj