*stertor/o UV

*stertoro

Raŭka sono, kiun aŭdigas mortonto pro malfacila spirado: tie kaj tie estis aŭdeblaj la stertoroj de agonio [1]; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj [ellasas] raŭkan penetrantan stertoron kvazaŭ de buĉata bovo [2]. VD:raslo, singulto
1. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
angle:
rattle in the throat, death rattle, stertorous breathing
beloruse:
хрып
ĉeĥe:
chroptění umírajícího
france:
râle
germane:
Stertor, Röcheln
hungare:
hörgés
japane:
ゼイゼイ音 [ゼイゼイおと], あえぎ声 [あえぎごえ], 喘鳴 [ぜんめい]
nederlande:
gerochel, gereutel
pole:
rzężenie
ruse:
хрип
slovake:
chrčanie (ranených, umierajúcich), chrčanie (ranených| umierajúcich)
ukraine:
хрип, хрипи, хрипіння, харчання

stertori

Aŭdigi stertoron: stertorante li elspiris la lastan spiron [3]; ŝi tiregis la puntojn de sia korsaĵo, stertorante: – mi sufokiĝas [4]! lia kontraŭulo komencis spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua [5].
angle:
breathe stertorously
france:
râler
germane:
röcheln

administraj notoj