4stipendi/o JED
stipendio
Regule pagata oficiala monhelpo, donata al lernanto por vivteno dum studado: en la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado [1]; nur 23% de la studentoj tie ricevas stipendion de la registaro [2]; kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio Metrop .
1.
Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 7
2. D. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997:2, p. 14a
2. D. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997:2, p. 14a
- angle:
- stipend
- beloruse:
- стыпэндыя
- ĉeĥe:
- podpora, stipendium
- ĉine:
- 奖学金 [jiǎngxuéjīn], 獎學金 [jiǎngxuéjīn], 助学金 [zhùxuéjīn], 助學金 [zhùxuéjīn]
- france:
- bourse (d'étude)
- germane:
- Stipendium
- hispane:
- beca
- hungare:
- ösztöndíj
- japane:
- 奨学金 [しょうがくきん]
- nederlande:
- studiebeurs
- pole:
- stypendium, zapomoga
- ruse:
- стипендия
- slovake:
- štipendium, študijná podpora
- ukraine:
- стипендія
stipendii
(tr)
- Subteni per stipendio: tradicie mecenatoj stipendiis kelkajn plej talentajn studentojn per stipendio portanta ilian nomon.
- angle:
- provide a stipend
- beloruse:
- выплачваць стыпэндыю
- ĉeĥe:
- podporovat
- france:
- allouer une bourse
- germane:
- ein Stipendium geben
- hispane:
- becar
- japane:
- 奨学金を与える [しょうがくかねをあたえる], 給費する [きゅうひする]
- pole:
- dawać stypendium, stypendiować
- ruse:
- выплачивать стипендию
- slovake:
- podporovať
- ukraine:
- платити, давати стипендію
stipendiato, stipendiulo
Ricevanto de stipendio: li estis stipendiato de Demidov; li estis malriĉa stipendiato, kies konstantaj zorgoj kaj penoj ne lasis tempon por okupoj ekster la studado kaj vivteno [3]; prof. Helmar Frank kaj mi, helpataj de vicministro Stamm (iama stipendiato de Frank) sukcesis skribi kaj tuj oficialigi dokumenton nuligantan la malpermeson de E-kursoj [4].
- angle:
- stipend recipient
- beloruse:
- стыпэндыят
- ĉeĥe:
- stipendista
- france:
- boursier
- germane:
- Stipendiat
- hispane:
- becario
- hungare:
- ösztöndíjas
- japane:
- 奨学生 [しょうがくせい], 給費生 [きゅうひせい]
- pole:
- stypendysta
- ruse:
- стипендиат
- slovake:
- štipendista
- ukraine:
- стипендіат
administraj notoj
~i:
Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ato, ~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ato, ~ulo: Mankas verkindiko en fonto.