*strig/o

*strigo

1.
Iu el strigedoj: granda nokte ĉasanta birdo, ofte asociata kun saĝeco: ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj […] la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco [1]; la sonado venas de eksterordinare granda strigo en kavo de arbo […] tio estas saĝega strigo [2]; ĝi estas tiel respektinda strigino [3]! respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto [4]; mi ĉiufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazaŭ mi estus strigo [5]; maljuna strigo, kiu kriis trifoje uhu [6]; grandaj strigokuloj [7]; strigvizaĝa [8].
2.
ZOO Genro el familio strigedoj (Strix): Arbarstrigo (Strix aluco) estas mezgranda […] nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro Strigo [9].
Arbarstrigo (Strix aluco)
CC BY-SA 2.5  [10]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
9. Vikipedio, Arbarstrigo
10. K.-M. Hansche - prilaborita de: Arad, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tawny_wiki_edit1.jpg
angle:
1. owl
beloruse:
1. сава 2. няясыць (род)
bretone:
1. kaouenn
ĉeĥe:
1. sova
ĉine:
1. [fú], 夜枭 [yèxiāo], 夜梟 [yèxiāo], 鴟鴞 [chīxiāo], 鸱鸮 [chīxiāo], 鵂 [xiū], 鸺 [xiū] 2. 鳴角鴞 [míngjiǎoxiāo], 鸣角鴞 [míngjiǎoxiāo]
france:
1. hibou
germane:
1. Eule 2. Kauz
hispane:
1. búho, estrígido 2. género Strix
hungare:
1. bagoly
japane:
フクロウ [ふくろう]
katalune:
1. estrígid 2. gènere Strix
latinece:
2. Strix
nederlande:
1. uil 2. uil
pole:
1. sowa
ruse:
1. сова 2. неясыть (род)
slovake:
sova
tibete:
འུག་པ་
ukraine:
(сіра) сова

strigoformaj

ZOO
Ordo el la klaso birdoj (Strigiformes): Strigoformaj birdoj konsistas el du familioj: Titonedoj, Strigedoj [11].
angle:
owl
beloruse:
савіныя (атрад)
ĉeĥe:
sovy
ĉine:
猫头鹰 [māotóuyīng], 貓頭鷹 [māotóuyīng], 枭 [xiāo], 梟 [xiāo]
france:
Strigiformes
germane:
Eulen
hispane:
estrigiformes, rapaces nocturnas
hungare:
baglyok (rend)
katalune:
estrigiformes
latinece:
Strigiformes
nederlande:
uilen
pole:
sowy
rumane:
strigiformă
ruse:
совы (отряд)
slovake:
sovy
ukraine:
совоподібні

orelstrigo

ZOO
Specio el la familio strigedoj (Asio otus), kun orelaspektaj plumtufoj: la noktuo estas simila al la malgranda orelstrigo, sed […] estas pli fortika kaj ne havas ties oreltufojn [12].
orelstrigo (Asio otus), Arcos de la Frontera, Cádiz, Hispanujo
CC BY-SA 4.0  [13]
angle:
long-eared owl
beloruse:
вушастая сава
bretone:
penn-kazh, toud (evn>
ĉeĥe:
kalous ušatý
ĉine:
長耳鴞 [chángěrxiāo], 长耳鸮 [chángěrxiāo]
france:
hibou moyen duc, hibou à aigrettes longues
germane:
Waldohreule
hispane:
búho chico
hungare:
erdei fülesbagoly
japane:
トラフズク, ミミズク
katalune:
mussol banyut
latinece:
Asio otus
nederlande:
ransuil
pole:
uszatka
rumane:
ciuf de pădure
ruse:
ушастая сова
slovake:
myšiarka ušatá
ukraine:
вухата сова

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~oformaj: Mankas dua fontindiko.
orel~o: Mankas verkindiko en fonto.