*strik/o PV

*striko

POL Interkonsentita laborĉesigo celanta plenumon de postuloj de la salajratoj, ekz-e pri pago de ŝuldataj aŭ pli altaj salajroj, plibonigo de laborkondiĉoj ktp: dudekkvin tagojn daŭris la striko Metrop ; ho, tiel la laboristoj estas malsatontaj! do ni ne estas kontraŭ memstaraj strikoj de la junularo! eĉ, inverse, ĝi instigos al la samo plenaĝulojn Metrop ! se temas pri striko aŭ pri aferoj, kiuj odoras je komunismo, tiam ĉiuj konsuloj tuj komune obstaklas [1]; ĝenerala striko [2]; okazis nacia striko en Niĝerio pro la plialtigo de la prezo de benzino [3]; dum 2004 en DRK estis multaj strikoj: tiuj de ŝtatoficistoj, kuracistoj, juĝistoj, universitataj instruistoj ktp [4]; estas antaŭvideble, ke la sindikatoj ne malaprobos strikojn [5]; okazis fine de junio la unua fervojista striko en Aŭstrio ekde 35 jaroj [6]; en la tuta Distrikto jam estas strikoj en pli ol ducent minejoj [7].
1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 40
2. Surprizaj rezultoj, Monato, 2003/09, p. 12
3. Prince Henry Oguinye: Strikon oleumi, Monato, 2004/12, p. 14
4. Serge Zandandu Ntomono Zola: Konstraŭsocia ŝtata buĝeto, Monato, 2005/06, p. 20
5. André Staes: Pinta sekureco ĉe pinta kunsido, Monato, 2005/10, p. 10
6. Walter Klag: Pensoj pensiaj, Monato, 2000/10, p. 12
7. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
angle:
strike
beloruse:
страйк, забастоўка
ĉeĥe:
stávka
ĉine:
罢工 [bàgōng], 罷工 [bàgōng]
france:
grève
germane:
Streik, Arbeitsniederlegung, Ausstand (Streik)
hispane:
huelga
hungare:
sztrájk
japane:
ストライキ [すとらいき], スト [すと], 同盟罷業 [どうめいひぎょう]
nederlande:
staking
pole:
strajk
ruse:
забастовка
slovake:
štrajk
ukraine:
страйк,

striki

(ntr)
Ĉesigi la laboron per striko: la konstrulaboristoj strikas Metrop ; strikis meze de julio miloj da japanaj fiŝistoj [8]; (figure) lia cerbo strikis (rifuzis funkciis) [9].
8. Hori Jasuo: Baraktas fiŝistoj ekster la akvo, Monato, 2009/01, p. 11
9. E. Johnson, trad. F. Szilágyi: Etoliano, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
angle:
strike
beloruse:
баставаць, страйкаваць
ĉeĥe:
stávkovat
ĉine:
罢工 [bàgōng], 罷工 [bàgōng]
germane:
streiken
hungare:
sztrájkol
japane:
ストライキをする [すとらいきをする]
nederlande:
staken
pole:
strajkować
ruse:
бастовать
slovake:
štrajkovať
ukraine:
страйкувати

malsatostriko, malsatstriko

POL Publika protesto esprimata per daŭra ne-manĝado: Xirinacs elstaris pro siaj malsatstrikoj kaj neperfortaj protestoj [10]; Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, finfine interrompis sian malsatstrikon post 18 tagoj [11].
10. Farri: Forpasis Lluís Maria Xirinacs, 2007-08-13
11. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
angle:
hunger strike
beloruse:
галадоўка (пратэст)
ĉine:
絕食 [juéshí], 绝食 [juéshí]
france:
grève de la faim
germane:
Hungerstreik
japane:
ハンガーストライキ, ハンスト [はんすと]
nederlande:
hongerstaking
pole:
strajk głodowy
ukraine:
голодування (як вияв протесту)

mastrostriko

POL Ĉeso de laboro ordonata de mastro por cedigi la salajratojn. SIN:lokaŭto
angle:
lockout
beloruse:
лякаўт
ĉeĥe:
výluka z práce
france:
lockout
germane:
Aussperrung
hungare:
kizárás
nederlande:
lock-out
pole:
lokaut
ruse:
локаут
slovake:
odstavenie podniku aby robotníci ustúpili zo svojich požiadaviek
ukraine:
локаут

administraj notoj

mastro~o: Mankas dua fontindiko.
mastro~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.