strikt/a PV

strikta

1.
TEKS Alĝustigita, malpufa: Joab havis sur si striktan veston [1]; ŝiaj kolegoj nur strabas al ŝia strikta pulovero KrB . VD:malvasta1
2.
(figure) Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankiĝon: la strikta senco de la vorto EeP ; argumentoj de la plej strikta logiko Ret ; strikta observado de tiel difinita principo de neŭtraleco EeP ; temas nur pri larĝaj principoj kaj ne pri leĝaj reguloj aŭ striktaj ordonoj Ret ; kiel vi ĉi-foje ne aŭdigas vian striktan malpermeson NE FARU SkandalJozef ?! VD:disciplina, ekzakta, rigida2
angle:
1. close-fitting, tight 2. strict, stringent
beloruse:
1. аблягальны, шчыльны, шчыльна прылягаючы 2. дакладны, строгі, няўхільны
ĉeĥe:
přesný, přiléhavý, přísný, striktní, strohý, těsný, úzký
ĉine:
[jǐn], 緊 [jǐn], 严密 [yánmì], 嚴密 [yánmì], 严格 [yángé], 嚴格 [yángé], 从严 [cóngyán], 從嚴 [cóngyán], 森严 [sēnyán], 森嚴 [sēnyán], 紧绷绷 [jǐnbēngbēng], 緊繃繃 [jǐnbēngbēng]
france:
serré, strict
germane:
1. straff, enganliegend 2. strikt, streng, genau
hungare:
1. szoros, szűk 2. szoros, szigorú
japane:
厳格な [げんかくな], 窮屈な [きゅうくつな], ぴったり合った [ぴったりあった]
nederlande:
1. nauwsluitend, strak 2. streng
pole:
1. obcisły, opięty 2. ścisły, co do joty
ruse:
1. обтягивающий, плотно прилегающий, облегающий 2. строгий, точный, неукоснительный
slovake:
presný, priliehavý, prísny, striktný, strohý, tesný, úzky
ukraine:
точно визначений, точний, строгий, неухильний, обтислий, який тісно облягає

strikte

En strikta maniero:
1:
la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite [2]; li surhavis baletan pantalonon kaj blankan torsoveston, kiuj tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis ChC .
2:
li ne faras ion pli ol li strikte devas ChC ; ĉio estos strikte konfidenca ChB ; la amplekso de nia reala stomako estas strikte difinita VaK ; originalaj poemoj strikte ligitaj al la stilo de la unuatempa skolo EeP .
angle:
strictly
beloruse:
1:  шчыльна 2:  строга, няўхільна
ĉine:
严加 [yánjiā], 嚴加 [yánjiā], 严格来说 [yángéláishuō], 嚴格來說 [yángéláishuō], 严格来讲 [yángéláijiǎng], 嚴格來講 [yángéláijiǎng]
japane:
厳密に [げんみつに], きっちりと, ぴったりと
pole:
dokładnie, stricte, ściśle

striktigi

(tr)
Igi strikta, mallarĝigi, malvastigi: striktigi la regulojn [3]; la ŝtato […] striktigis la subvenciojn destinitajn al la kampara disvolvado [4].
3. -: Esperanta retbutiko sekvas rusiajn leĝojn, libera folio, 2007-04-04
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La danĝeroj de la internacia helpismo
angle:
fit closely, tighten
beloruse:
узмацняць, абвастраць
ĉine:
收紧 [shōujǐn], 收緊 [shōujǐn], 挤紧 [jǐjǐn], 擠緊 [jǐjǐn], 束紧 [shùjǐn], 束緊 [shùjǐn], 煞 [shā]
france:
serrer
germane:
verschärfen, enger auslegen, kürzen (Mittel)
pole:
zacieśniać, uściślać

malstrikta

Ne strikta, ne prema, sed libera; loza:
1:
ŝia mallarĝa malgranda staturo estis volvita en malstriktan silkan veston [5].
2:
malstrikta konfederacio [6]; ĉu do la normo de EU estas tro malstrikta [7]?
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
6. J. S. Larsen: Amikejo: la Esperantolando kiu preskaŭ ekzistis, 2011-10-24
7. Monato, Paŭl Peeraerts: Belgio pintas, 2008
angle:
lax, baggy, loose
beloruse:
вольны, нястрогі, няшчыльны
ĉeĥe:
nenapjatý, volný
ĉine:
涣散 [huànsàn], 渙散 [huànsàn], 松弛 [sōngchí], 鬆弛 [sōngchí], 松散 [sōngsan], 鬆散 [sōngsan], 懈 [xiè], 松 [sōng]
france:
relâché
germane:
locker, lose, weit (Kleid)
japane:
寛大な [かんだいな], ゆとりのある, ゆるやかな, だぶついた
pole:
luźny
slovake:
nenapätý, voľný
ukraine:
вільний, просторий (про одяг)

malstriktigi

(tr)
Igi malstrikta, ne prema, iom vasta:
1:
la junuloj malstriktigadis siajn zonojn kaj bate forigis la kampopolvon desur siaj kiteloj [8].
2:
la germanoj […] forte pledas por malstriktigi tiun pakton [9].
8. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
9. Monato, Stefan Maul: Pretekstoj kontraŭ pakto, 2005
angle:
loosen, make lax
beloruse:
разнявольваць, аслабляць
ĉine:
[kǎi], 闿 [kǎi], 松开 [sōngkāi], 鬆開 [sōngkāi], 松 [sōng], 弛 [chí]
france:
desserrer, relâcher
germane:
lockern
pole:
luzować

administraj notoj