*student/o

*studento

PED Lernanto en supera lernejo (universitato, akademio ks): la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio [1]; en efektiveco paroli [floroj] ne povas respondis la studento, sed ili interkompreniĝas per signoj [2]; la du junuloj […] estis studentoj ĉe artlernejo en Westminster [3]; li iĝis studento de Akademio de Belartoj kaj samtempe – de jura fakultato de la universitato [4].
Rim.: Studento estas speciala statuso por studanto.
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
4. Natalia Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 20a
angle:
student (at a university), undergrad
beloruse:
студэнт
ĉeĥe:
student, studující, študent (hovor.), žák
ĉine:
大学生 [dàxuéshēng], 大學生 [dàxuéshēng], 学生 [xuésheng], 學生 [xuésheng], 女大学生 [nǚdàxuésheng], 女大學生 [nǚdàxuésheng], 大学学习 [dàxuéxuéxí], 大學學習 [dàxuéxuéxí], 科学研究 [kēxuéyánjiū], 科學研究 [kēxuéyánjiū]
france:
étudiant (subst.)
germane:
Student
hispane:
estudiante universitario (subst.)
hungare:
egyetemista, főiskolás, egyetemi hallgató, főiskolai hallgató
japane:
学生 [がくしょう]
nederlande:
student
nepale:
विद्यार्थीको
pole:
student
ruse:
студент
slovake:
študent
svede:
student
tibete:
སླབ་གྲྭ་བ་
ukraine:
студент

kunstudento, kolego-studento

Iu, kiu studas kun alia en sama studjaro aŭ sama altlernejo: li koniĝis kun la juĝisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj [5]; ambaŭ estis kunstudentoj de la universitato en Berlino [6]; ŝi partoprenas kurson pri ekologia teologio, […] ĉar ŝi trovas la dogmatikan parton de la studo kaj la bizarajn kunstudentojn ege humuraj [7]. VD:kamarado2, kolego3
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
7. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo, 2007
angle:
fellow student
ĉine:
大学同学 [dàxuétóngxué], 大學同學 [dàxuétóngxué]
france:
camarade d'étude
germane:
Mitstudent, Sutdientkollege, Kommilitone
pole:
kolega ze studiów

administraj notoj