sumer/o

sumero

HIS Ano de antikva etno kreinta plurajn urboŝtatojn kaj unu el la plej antikvaj civilizoj en la malsupra Mezopotamio en la 3a jarmilo a.K. (kaj kelkaj jarcentoj ĉirkaŭe): ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj [1].
Rim.: Kiel pruvas la ekzemplo, en la intermilita Esperanto „sumero“ estis etna nomo ― konforme al la principo de la Lingva Respondo n-ro 47 kaj la tradicio rusa-pola. Tamen PIV pli respektis la tradicion de la okcidentaj lingvoj kaj difinis geografian regionon „Sumero“ kaj ties enloĝantojn „sumeranoj“: el la regiono de Sumero eliris ankaŭ Abrahamo kun sia tribo, dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo [2]. Tio estas ne nur malrespekto al la tradicioj de Esperanto sed ankaŭ malkoheraĵo: la adjektivo „sumera“ signifas ne „rilata al la regiono“, sed nepre rilatas al la lingvo aŭ kulturo de la koncerna historia etno; tion pruvas ankaŭ la terminoj kiel „antaŭsumeraj enloĝantoj“ (angle „pre-Sumerians“) ktp. [Sergio Pokrovskij]
HOM:sum·er·o
angle:
Sumerian
beloruse:
шумэр
ĉeĥe:
prvek součtu, sčítanec
ĉine:
苏美尔人 [sūměiěrrén], 蘇美爾人 [sūměiěrrén], 苏美尔 [sūměiěr], 蘇美爾 [sūměiěr], 閃族人 [shǎnzúrén], 闪族人 [shǎnzúrén]
france:
sumérien (subst.)
germane:
Sumerer
hispane:
sumerio
hungare:
sumer
japane:
項目 [こうもく]
nederlande:
Soemeriër
pole:
Sumer
ruse:
шумер
slovake:
prvok súčtu, sčítanec

sumera

Rilata al la lingvo, kulturo, civilizo de la sumeroj: la sumera lingvo estis nek ŝemida nek hindeŭropa, sed ja aglutina; kelkajn sumerajn mitojn ni trovas en Biblio; la sumera historio kaj la homara ekas samtempe, ĉe la apero de la skribo […], antaŭ tiu tempo oni parolas […] pri prahistorio [3].
angle:
Sumerian
beloruse:
шумэрскі
ĉine:
苏美尔 [sūměiěr], 蘇美爾 [sūměiěr], 苏美尔开始衰落 [sūměiěrkāishǐshuāiluò], 蘇美爾開始衰落 [sūměiěrkāishǐshuāiluò]
france:
sumérien (adj.)
germane:
sumerisch
hispane:
sumerio
hungare:
sumer
nederlande:
Soemerisch
pole:
sumeryjski
ruse:
шумерский
ukraine:
шумерський

Sumerujo

GEOG La lando kaj civilizo de la sumeroj: la historio de Sumerujo estas senĉesa milito inter la urboŝtatoj ― Ur, Uruk, Kiŝ, Lagaŝ k.a.
Rim.: PIV kaj la okcidentaj enciklopedioj misdifinas la vorton Sumero kiel loknomon, kvankam fakte ĝi ne estas uzata senrilate al la sumeroj; ekzemple Biblio, libro postsumera, nomas la eks-Sumerujajn lokojn „Ur la Ĥaldea“ [Gen. 11:28] ks. [Sergio Pokrovskij]
angle:
Sumer
beloruse:
Шумэр
france:
Sumer
germane:
Sumer
hispane:
Sumeria
nederlande:
Soemer
pole:
Sumer
ruse:
Шумер

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
S~ujo: Mankas fontindiko.
S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.