10Ŝem/o

Ŝemo

PERSBIB Hebrea nomo, precipe la nomo de tiu el la filoj de Noaĥo, kiun la mito prezentas prapatro de la ŝemidoj: tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj [1]; la starigo de tiu kolosa monumento estis sendube la celo, pro kiu Dio sendis Ŝemon al Egiptujo kaj donis al li tian superhoman saĝon [2].
angle:
Shem
france:
Sem
germane:
Sem
japane:
セム
katalune:
Sem
ruse:
Сим
ukraine:
Сем

10ŝemido, semido

Ano de unu el la gentoj, kiujn la tradicio biblia prezentas kiel posteulojn de Ŝemo (interalie arabo, judo): la grekoj ŝanĝis la skribodirekton: anstataŭ skribi de dekstre maldekstren, kiel la egiptoj kaj ŝemidoj, ili ... decidis skribi de maldekstre dekstren [3].
Rim.: NPIV prave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ — tamen tia kapvorto en la vortaro mankas.
3. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, n-ro 54 (1999:4)
france:
sémite
germane:
Semit
katalune:
semita
ruse:
семит
ukraine:
семіт

10ŝemida, semida

Rilata al la ŝemidoj: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj; la tradicia kufija-kaptuko […] estas ankaŭ vualo, ankaŭ estas la virina ŝalo […] eĉ biblia kap-vesto […], tia vest-modo estas tipa ĝenerale por la semida kulturo de Mez-Oriento [4]; semidaj popoloj, kiujn estris Sargono de Akado, kaptis la potencon, unuigis la tutan sumeran landon, invadis la najbarajn landojn ĝis Mediteraneo kaj kreis la novan ĉefurbon de la unua reala imperio, Akadon [5].
angle:
semitic
ĉine:
閃族 [shǎnzú], 闪族 [shǎnzú], 閃米特人 [shǎnmǐtèrén], 闪米特人 [shǎnmǐtèrén]
france:
sémitique
germane:
semitisch
katalune:
semític
ruse:
семитский
ukraine:
семітський

ŝemida lingvo, semida lingvo

LIN Apartenanta al la lingvofamilio, kiu ampleksas la lingvojn aramean, asirian, akadan, fenican, hebrean, araban, Siriakon k.a.: la tekstoprilaborilo ebligas, ke oni skribu la semidajn lingvojn laŭ ĝusta maniero, de dekstre maldekstren [6]; la hindeŭropaj kaj semidaj lingvoj montras tre strangan apartaĵon: en ili, la substantivoj estas dispartigitaj en tri klasojn, sen ia konata kaŭzo [7]; neniu ĝis nun pruvis, ke parolantoj de ŝemidaj lingvoj rezonas en alia maniero ol parolantoj de izolaj lingvoj aŭ de aglutinaj / kungluaj lingvoj [8].
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado
7. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
8. Pietro Fiocchi: Esperanto: kion fari? (Interparolado kun Prof. Renato Corsetti) , El Popola Ĉinio
angle:
semitic language
ĉine:
閃語 [Shǎnyǔ], 闪语 [Shǎnyǔ]
france:
langue sémitique
germane:
semitische Sprache
katalune:
llengua semítica
ruse:
семитический язык

administraj notoj