9ŝok/i PVEF
9ŝoki
(tr)
-
Konsterni
per maldececo, malkonveneco:
[la] necesaj longaj klarigoj, […] kvankam ne povante ŝin
konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon
[1];
tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, […] forte min
ŝokis
[2];
ŝi verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj ŝokis multajn
konservemulojn, sed kiuj altiris […] tiujn, kiuj sopiris al io nova
[3];
personoj, kiujn ŝokas krudaj priskriboj pri seksaĵoj, kaj al kiuj ne plaĉas
esti tiel ŝokataj, bonvolu ne legi ĉi tiun verkon
[4];
li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas
respekton
[5];
per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de ĉia
ĝentileca hipokrito Waringhien ne malofte konfuzis amikojn kaj ŝokis
kontraŭulojn
[6].
skandali
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 19
4. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Averto
5. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 14
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 19
4. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Averto
5. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 14
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- angle:
- shock
- beloruse:
- шакаваць
- ĉine:
- 震悚 [zhènsǒng], 震动 [zhèndòng], 震動 [zhèndòng], 受惊吓 [shòujīngxià], 受驚嚇 [shòujīngxià], 烦乱 [fánluàn], 煩亂 [fánluàn], 震撼 [zhènhàn]
- france:
- choquer
- germane:
- schockieren
- hispane:
- impactar, desconcertar, sorprender, chocar
- hungare:
- sokkol
- itale:
- scioccare
- japane:
- 精神的な衝撃を与える [せいしんてきなしょうげきをあたえる], ショックを与える [しょっくをあたえる], ぎょっとさせる
- katalune:
- desconcertar, commocionar, xocar, escandalitzar
- nederlande:
- aanstoot geven, kwetsen, shockeren
- pole:
- szokować, gorszyć
- portugale:
- chocar
- ruse:
- шокировать, коробить (кого-л.), покоробить (кого-л.), смущать, смутить
- ukraine:
- шокувати, викликати шок, потрясати, неприємно вражати, приводити в шоковий стан
ŝoka
- 1.
- Kiu ŝokas, kiu surprizas pro malkonveno: mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn [7]; la tuto estis tre stranga, [sed] multaj ceteraj aferoj, kiujn mi jam rigardis maljustaj kaj ŝokaj [8].
- 2.
Kiu rilatas traŭmaton aŭ staton de
ŝoko2.a aŭ
2.b.
7.
L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el
Bervalo, 1974
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
- angle:
- shocking
- beloruse:
- шокавы, шакуюючы
- ĉine:
- 不像話 [bùxiànghuà], 不像话 [bùxiànghuà], 駭人 [hàirén], 骇人 [hàirén], 震撼性 [zhènhànxìng], 駭人聽聞 [hàiréntīngwén], 骇人听闻 [hàiréntīngwén], 惊讶 [jīngyà], 驚訝 [jīngyà]
- france:
- choquant
- germane:
- schockierend
- hispane:
- desconcertante, chocante, impactante
- itale:
- scioccante
- japane:
- ショッキングな [しょっきんぐな], 衝撃的な [しょうげきてきな]
- katalune:
- xocant, colpidor, desconcertant
- pole:
- szokujący
- ukraine:
- шокуючий
9ŝoko PIV1
- 1.
- Ago ŝoki kaj ties rezulto: li havis veran ŝokon kiam Profesoro Setälä venis al li kaj diris: „ĉu vi faros al mi komplezon, sinjoro?“ [9]; juna Morja provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso [10]; post kelkaj sekundoj da ŝoko, veo kaj nekompreno, la avino rimarkigas al la nepo […] [11]; estis por mi jena kultura ŝoko, kiam mi legis la libron [12]; la plej granda ŝoko de tiuj ĉi balotoj estas tamen ŝanĝo ĉe la maldekstra flanko [13]; tuj post la atakoj regis nur ŝoko kaj ĉagreno [14]; (figure) preza ŝoko en la merkato de kruda petrolo [15].
- 2.
-
- a)
Kolapso de sangofluo kaj sekve manko da oksigeno en la organismo,
pro fizika aŭ psika kaŭzo:
la edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis
[16];
devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto
[17]!
- b)
Traŭmato, kiu povas esti ankaŭ intenca por
kuraca celo:
kora defibrilacio per elektra ŝoko
[18];
ŝokterapio.
- 3.
Subita, disvastiĝanta ŝanĝo de fizika grando; subita akcelo, malakcelo ktp:
ŝokondo;
posttertremoj estas malpli intensaj tertremoj formitaj kiam la terkrusto ĉirkaŭ
la delokigita krusto adaptiĝas al la efikoj de la ĉefa ŝoko
[19].
impeto,
impulso,
frapo,
puŝo9.
John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Futbalo – Ne nur ludo!
12. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino, 2004
13. Monato, Paweł Fischer-Kotowski: Platformo por reformo, 2011
14. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
15. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
16. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 11
17. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
18. Dictionnaire médical Espéranto-français
19. Vikipedio, Posttertremo
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Futbalo – Ne nur ludo!
12. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino, 2004
13. Monato, Paweł Fischer-Kotowski: Platformo por reformo, 2011
14. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
15. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
16. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 11
17. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
18. Dictionnaire médical Espéranto-français
19. Vikipedio, Posttertremo
- angle:
- shock ~ondo: shock wave.
- beloruse:
- шок
- ĉine:
- 休克 [xiūkè]
- france:
- choc kora defibrilacio per elektra ~o: cardioversion (choc électrique). ~ondo: onde de choc.
- germane:
- Schock 3. Stoß ~ondo: Stoßwelle.
- hispane:
- sorpresa, choque, shock, impacto
- itale:
- choc, shock kora defibrilacio per elektra ~o: cardioversione, defibrillazione (elettrica). ŝokterapio: terapia d'urto.
- japane:
- ショック [しょっく], 衝撃 [しょうげき]
- katalune:
- xoc, sorpresa, emoció
- pole:
- szok
- ukraine:
- шок, потрясіння
elektroŝoko
- beloruse:
- электрашок
- ĉine:
- 电击 [diànjī], 電擊 [diànjī]
- france:
- électrochoc
- germane:
- Stromschlag
- hispane:
- electrochoque, electroshock
- itale:
- elettrochoc, elettroshock
- japane:
- 電気ショック [でんきショック]
- katalune:
- electroxoc
- pole:
- szok elektryczny
- ukraine:
- електрошок