*ŝtof/o UV
*ŝtofo
- 1.
Fibra materialo el kiu oni faras
vestojn, tukojn, litkovrilojn, velojn ktp:
kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn
[1];
alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo
[2];
li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa,
kaj el bisino
[3];
reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo
[4];
ŝi […] distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo
kaj kudris malgrandan beletan saketon
[5];
ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per
grandaj tondiloj […] kudradis per kudriloj
[6];
sur la reĝan veluro
kaj purpuro
fluadis malsupren ŝiaj maldolĉaj larmoj,
kiel brilantaj diamantoj ili kuŝis sur tiuj ŝtofoj
[7];
lana, silka, kotona ŝtofo;
(figure)
tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo
[8];
ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige
blanka
[9];
sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj
[10];
la pezaj faldoj de la punca ŝtofo
Marta
;
ĉu vi konsentus stari en magazeno, mezuradi ŝtofon
Marta
;
disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo
Marta
;
ili […] imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de
disvolvataj puntoj
Marta
;
la regionaj krudmaterialoj, precipe ligno, metalo, ledo, ŝtofo, ŝtono
[11].
felto,
teksaĵo1
trikaĵo- 2.
- (arkaismo)
Substanco1:
la ŝtofo, el kiu estas farataj la sonĝoj;
la kreskaĵo enhavas en si multe da amelo kaj aliaj nutraj ŝtofoj
FK
;
ankoraŭ estas grandaj mankoj en nia scio pri la
konsisto de la plantoj, kaj pri la kemiaj
ŝtofŝanĝoj, kiuj okazas dum iliaj vivprocezoj
[12].
materialo,
materio
Rim.:
Laŭ la tradukoj en UV de Fundamento de Esperanto kaj la Akedemiaj Korektoj, ŝtofo signifas ne nur marerialo por
vestoj, sed pli ĝenerale materialo, materio, substanco. La vorto materialo troviĝas en Ekzercaro, § 31,
sed oficialiĝis kune kun materio nur en OA1. Oni uzas la vorton ŝtofo precipe por materialo de
vestoj.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:37
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 3:14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:15
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
11. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso
12. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967

- angle:
- material 1. cloth, fabric, textile
- beloruse:
- 1. матэрыя, тканіна 2. матар’ял
- ĉine:
- 布料 [bùliào], 衣料 [yīliào], 料子 [liàozi]
- france:
- étoffe 1. étoffe
- germane:
- Stoff 1. Kleidungsstoff, Textilmaterial 2. Materie, Material, Substanz
- greke:
- 1. ύφασμα
- hispane:
- 1. tela
- hungare:
- anyag (szövet), szövet
- itale:
- 1. stoffa, tessuto (tess.) 2. stoffa (fig.), tessuto (fig.)
- japane:
- 反物 [たんもの], 織物 [おりもの], 布地 [ぬのじ]
- katalune:
- 1. tela, teixit 2. material
- nederlande:
- stof (weefsel), weefsel
- perse:
- 1. پارچه
- pole:
- materiał, tkanina
- portugale:
- 1. estofo, pano, tecido
- ruse:
- 1. материал (ткань), материя (ткань) 2. материал
- svede:
- 1. tyg
- tokipone:
- len
- ukraine:
- матерія, тканина
subŝtofo
Ŝtofo uzata sur la interna flanko de vesto:
la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova
jako ruĝan ĉifonon
[13];
multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj
[14];
mi frotus vin ĉiujn al faruno kaj al la diablo mi donus vin ĉiujn por subŝtofo
[15]!
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, najbaraj familioj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
- angle:
- lining
- beloruse:
- падшыцьцё, падшэўка
- bulgare:
- подплата, хастар
- ĉine:
- 衬 [chèn], 襯 [chèn]
- france:
- doublure (de vêtement)
- germane:
- Futter (Stoff)
- itale:
- fodera (interno di vestito o sim.)
- japane:
- 裏地 [うらじ]
- katalune:
- revestiment, folre interior
- perse:
- آستر
- pole:
- bielizna
- ukraine:
- підкладка, хутряна підкладка