3ŝveb/i PV

ŝvebi

(ntr)
1.
Resti pendanta aŭ gliti en aero: fumo, grizaj nuboj ŝvebis en la aero; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo [1]; en la ĝardeno preterŝvebis (malpeze kvazaŭglite preterpasis) juna knabinoZ ; la ĉielo, tiu ŝvebanta senbrua oceanoZ ; la peza ŝtono fariĝis ŝvebanta, dancanta, aere malpeza junulinoZ ; (figure) ruiniĝo ŝvebas (minacas, pendas) super ili.
a)
Resti en aero kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj aŭ kun haltinta motoro: super mi ŝvebas du agloj [2]; la aeroplano longe ŝvebis.
b)
Disetendiĝi, disvastiĝi tra aero: ŝvebas en la aero la ebriiga odoro de siringoj; kantoj ŝvebis tra la arbara silento; tiu ideo ŝvebas en la aero (multaj pli-malpli konscie estas penetritaj de iu ideo); ĝenerala amika sento ŝvebas en la aero (regas).
VD:flirti, flosi, glisi, sori
2.
Daŭre restadi en imago aŭ memoro: lia bildo ĉiam ŝvebas antaŭ miaj okuloj; tiun vizaĝon […] mi penis skulpti […] tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo [3]; la sonĝoj denove enŝvebis [4].
3.
(figure) Resti nefiksa, necerta, sendecida, nedecidita: ŝvebi inter vivo kaj morto; la vorto ŝvebas sur mia lango; ni vivas en la streĉo de l' necerto, super ni ŝvebas la hazardo; strangaj famoj ŝvebas en la internacia atmosfero; ŝvebas diversaj proponoj, sed nenio estas definitiva. VD:balanciĝi, ŝanceliĝi
angle:
hover, float (in the air)
beloruse:
лунаць
ĉine:
[yáo], 飖 [yáo], 飄 [piāo], 飘 [piāo]
france:
flotter
germane:
schweben
hispane:
planear (al volar), cernerse, cerner, estar suspendido en el aire
hungare:
lebeg, siklik (a levegőben)
itale:
aleggiare, galleggiare (in aria), librarsi
japane:
浮かぶ [うかぶ], ただよう, 舞う [まう], 滑空する [かっくうする], すべるように動く [すべるようにうごく], 漂う [ただよう], , 宙づりになっている [ちゅうづりになっている]
nederlande:
zweven
pole:
1.a szybować, zawisać w powietrzu 1.b unosić się 2. unosić się 3. unosić się
portugale:
pairar
ruse:
парить, реять, витать
svede:
sväva
taje:
1. ลอย (อยู่บนอากาศ)
ukraine:
ширяти, шугати, буяти, маяти, розвіватися, витати, висіти в повітрі

ŝvebo

1.
Restado en aero.
2.
POE Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke senakcenta silabo troviĝu en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta: „volváĵo de l' sopíro vagabónda“ K (kvinjambo, sed „de l'“ kaj „va“ estas senakcentaj silaboj); la ritmo provizore viŝiĝas, kaj anstataŭ jambo aŭ trokeo oni ricevas pirikon [kaj tiun procedon] oni nomas ŝvebo [5]; danke al la ŝvebo kaj al ĝia duonakcenteco la vorto „estas“ povas roli kiel jambo, dum fakte temas pri trokeo.
Rim.: En siaj unuaj poetikaj verkoj Kalocsay nomis „ŝvebo“ nur la akcentperdon fare de duonakcenta vorto sekvanta akcentan silabon. Ja tiu ĉi fenomeno estas aparte rimarkinda, kiam ĝi kombiniĝas kun ĉeesto de senakcenta silabo en akcenta pozicio, ĉar ĝi povas erare kredigi, ke oni inversis la ritmon. Eble tial la termino poste evoluis al la nuna, tute alia senco.
ĉine:
1. 浮游 [fúyóu], 浮遊 [fúyóu]
france:
1. flottement
germane:
1. Schweben
hispane:
1. planeo
itale:
1. librazione, il librarsi
pole:
1. szybowanie, unoszenie się
portugale:
1. pairo, adejo

ĉirkaŭŝvebi

(tr)
Ŝvebi ĉirkaŭ: super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj [6]; [li] parolis duonvoĉe, kvazaŭ li timas veki la mortinton, aŭ ofendi lian ĉirkaŭŝvebantan spiriton [7].
germane:
umschweben
itale:
volteggiare (volare), circondare (volando), svolazzare attorno
pole:
okrążać unosząc się w powietrzu
ukraine:
облітати, ширяти навколо чого-н.

disŝvebi

(ntr)
Ŝvebe disiĝi tra la ĉirkaŭa spaco: maljuna policano ĵus surmetis sian uniformon, pretigis kafon, kaj nun, antaŭ ol ekiri al sia oficejo kaj ankoraŭ iom dormema, sidas malantaŭ la fenestro, kaj – kiel estas lia kutimo – rigardas al la preĝejo, kun siaj manoj volvitaj ĉirkaŭ tasego, el kiu disŝvebas vaporo [8].
8. U. Becker: Malapero de knabo, 2011
france:
émaner, s'exhaler
pole:
emanować, unosić się (o powietrzu)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.