*tag/o

*tago

1.
La hela parto de diurno, la tempo dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas la koncernan parton de la tero: mi veturis du tagojn kaj unu nokton [1]; en la tago ni vidas la helan sunon [2]; du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon [3]; Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto [4]; eĉ por plej terura tago venas vespero PrV ; en krepusko, en vespero de tago, kiam fariĝis nokto kaj mallumo [5].
2.
Diurno, tagnokto, terturno: antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon [6]; tago tagon sekvas, sed ne similas PrV ; plimultiĝos viaj tagoj [7]; la sep tagoj de semajno FK ; plenumita antaŭ kelkaj tagoj FK ; la komuna vizo validas 60 tagojn [8].
3.
KAL Kalendara tempopunkto, dato: tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda [9]; en tago de mizero [10] [11]; jam estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono FK ; preparata por la tago de milito [12].
afrikanse:
dag
albane:
ditë
amhare:
ቀን
angle:
day
arabe:
يوم
armene:
օր
azerbajĝane:
gün
beloruse:
1. дзень 2. суткі 3. дзень, дата
bengale:
দিন
birme:
နေ့
bosne:
dan
bulgare:
ден
ĉeĥe:
den
ĉine:
天 [tiᗑn], 日 [rì]
dane:
dag
estone:
päev
eŭske:
egun
filipine:
araw
france:
jour
galege:
día
germane:
Tag
guĝarate:
દિવસ
haitie:
jou
haŭse:
rana
hebree:
יום 2. יממה
hinde:
दिन
hispane:
día
hungare:
nap
ide:
1. jorno 2. dio
igbe:
ụbọchị
indonezie:
1. siang 3. hari
irlande:
islande:
dagur
japane:
[んち]
jave:
dina
jide:
טאָג
jorube:
ọjọ
kanare:
ದಿನ
kartvele:
დღეს
kazaĥe:
күн
kimre:
diwrnod
kirgize:
күн
kmere:
ថ្ងៃ
koree:
korsike:
ghjornu
kose:
usuku
kroate:
dan
kurde:
roj
latine:
die
latve:
diena
laŭe:
ມື້
litove:
dieną
makedone:
ден
malagase:
andro
malaje:
hari
malajalame:
ദിവസം
malte:
jum
maorie:
ra
marate:
दिवस
monge:
hnub
mongole:
өдөр
nederlande:
dag
nepale:
दिन
njanĝe:
tsiku
okcidentfrise:
dei
panĝabe:
ਦਿਨ ਦੇ
paŝtue:
ورځ
pole:
dzień 2. doba
portugale:
dia
ruande:
umunsi
rumane:
zi(uă)
ruse:
день
samoe:
aso
sinde:
ڏينهن
sinhale:
දින
skotgaele:
latha
slovake:
deň
slovene:
dan
somale:
maalin
ŝone:
zuva
sote:
letsatsi
sunde:
poe
svahile:
siku
svede:
dag
taĝike:
рӯз
taje:
วัน
tamile:
நாள்
tatare:
көн
telugue:
రోజు
tibete:
ཉི་མ་
turke:
gün
ukraine:
день
urdue:
دن
uzbeke:
kun
vjetname:
ngày
volapuke:
del
zulue:
usuku

taga

1.
Okazanta aŭ farata dum la taglumo: [ili] opinias entagan diboĉon plezuro [13]; [li] ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo [14]; li povis ekvidi la tagan lumon [15]; kiam oni rigardas ĝin ĉe la taga lumo, tio estas nur ŝtonoj kaj velkintaj folioj [16].
2.
(en kunmetaĵoj) De certa daŭro aŭ en certa tago: tritaga irado [17]; tritaga pluvo [18]; duontaga plugado [19]; la naskotaga festo [20]; festotaga laboro estas sen valoro PrV .
angle:
1. daytime
beloruse:
1. дзённы 2. -дзённы
ĉeĥe:
1. denní
france:
1. diurne
germane:
am Tag, -tägig 1. Tages-, Tag-, am Tag(e)
hispane:
1. diurno
hungare:
1. nappali
indonezie:
1. harian
japane:
昼の [ひるの], 日中の [にちちゅうの], 一日の [ひとにちの]
nederlande:
1. dag-
pole:
1. dzienny
ruse:
1. дневной
slovake:
1. denný
turke:
1. gündüz
ukraine:
денний

tage

Dum la taglumo: ili povu iri tage kaj nokte [21]; la fiŝkaptisto dormis bone kaj profunde, ĉar li multe kuris tage [22]; la pezeco de la palpebroj, tage apenaŭ rimarkebla, vespere estas tiel granda FK .
angle:
during the day
beloruse:
удзень
france:
de jour
germane:
tags, am Tag(e)
hebree:
ביום
hispane:
durante el día
hungare:
nappal
indonezie:
seharian
japane:
昼間に [ひるまに], 日中に [にちちゅうに], 一日に [ひとにちに]
nederlande:
overdag
pole:
w ciągu dnia
rumane:
zilnic
ruse:
днём
slovake:
deň
svede:
på dagen
turke:
gündüzleyin
ukraine:
удень

tagiĝi

(sensubjekta)
Ekesti tago: matene, tuj post kiam tagiĝis [23]; kiam tagiĝis, li alvokis siajn disĉiplojn [24]; komencis tagiĝi [25]; plene tagiĝis [26]; kuŝu ĝis la tagiĝo [27].
23. M. Mirkadiri: Donaco el vojaĝo, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)
24. La Nova Testamento, Luko 6:13
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
26. La Nova Testamento, La agoj 27:39
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:13
beloruse:
днець
france:
le jour se lève
germane:
Tag werden, dämmern (Morgen)
hispane:
hacerse de día
japane:
夜が明ける [よがあける]
nederlande:
dag worden
pole:
dnieć, świtać
rumane:
în zori
turke:
gün ağarıyor
ukraine:
дніти, розвиднятися, розвиднюватися

antaŭtago, antaŭa tago

La tago ĝuste antaŭa al la koncerna: foje, en antaŭtago de sabato ŝia patro venis en la bienon [28]; li […] rakontis pri sia interparolo kun la viktimo en la antaŭa tago [29]. VD:hieraŭo
beloruse:
учорашні дзень, папярэдні дзень
france:
veille (jour précédent), jour précédent
germane:
vorheriger Tag, Vortag, der Tag davor
hispane:
día anterior, ayer
indonezie:
hari sebelumnya
nederlande:
dag voordien
pole:
poprzedni dzień
ruse:
вчерашний день, прошедший день en antaŭ~o: накануне.
ukraine:
переддень, попередній день, учорашній день

ĉi-tage

(malofte)
Hodiaŭ: multajn pli gravajn aferojn oni diskutas ĉi-tage en la novaĵgrupo [30]; la plej kortuŝaj momentoj ĉi-tage okazas je la tagiĝo matene, kiam la ĵiloj dancas sur la stratoj de la ankoraŭ dormanta urbo [31].
30. F. Zenith: Opera 7.03 finfine en esperanto!, soc.culture.esperanto, 2003-03-24
31. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
beloruse:
сёньня, сягодня
france:
ce jour-ci
germane:
heute
hispane:
este día
indonezie:
hari ini
nederlande:
dezer dagen
pole:
dzisiejszego dnia
rumane:
azi
ruse:
сегодня
turke:
bu gün

ĉiutaga, tagtaga

1.
Okazanta aŭ aperanta ĉiun tagon: ĉiutaga gazeto; pretigu vian ĉiutagan laboron [32]; estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage [33]; ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis [34]; okupita de laboro por ĉiutaga pano DL ; el la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke […] FK .
2.
Ordinara, banala: morgaŭ li jam estos […] en la tropikoj, ĝuos puran aeron, puran akvon kaj neniam plu pensos pri sia tagtaga vivo […] en malpura aero apud malsanaj homaĉoj [35]; ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj vestoj [36]; la griza ĉiutageco de la vivo. VD:proza
angle:
1. daily 2. everyday, casual
beloruse:
1. штодзённы 2. абыдзенны
france:
quotidien
germane:
1. täglich 2. alltäglich
hebree:
1. יומי 2. יומיומי
hispane:
diario 1. cada día
hungare:
1. napi, mindennapi 2. mindennapos, hétköznapi
indonezie:
1. harian, setiap hari 2. sehari-hari, kasual
japane:
毎日の [まいにちの], 日常の [にちじょうの]
nederlande:
1. dagelijks 2. dagdagelijks
pole:
1. codzienny 2. szary dzień, zwyczajny dzień, dzień jak co dzień
rumane:
1. zilnic
ruse:
1. ежедневный 2. обыденный, каждодневный
svede:
1. daglig 2. vardaglig
turke:
günlük
ukraine:
щоденний, (про хліб ще) насущний, повсякденний, буденний

ĉiutagaĵo

Aĵo banala, ĉiutage vidata aŭ spertata: ŝi postlasis la ĉiutagaĵojn de sia tuta pasinta vivo [37].
37. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
паўсядзённасьць, нешта паўсядзённае
france:
trivialité

Dankotago

KAL Dankofesto: hodiaŭ la 23a de novembro estas Dagotago en Usono [38].
38. Arono kaj Karlina: Radio Verda, 2006-11-23
angle:
Thanksgiving Day
beloruse:
Дзень дзякаваньня
france:
Thanksgiving
germane:
Erntedankfest, Dankfest
hispane:
Día de Acción de Gracias
hungare:
hálaadó ünnep
indonezie:
Hari Thanksgiving
katalune:
dia d'acció de gràcies
nederlande:
dankdag
norvege:
høsttakkefest, takkefest
pole:
Święto Dziękczynienia
portugale:
Dia de acção de graças
ruse:
День Благодарения

naskiĝtago

KAL Tago de ies naskiĝo, kaj ĉiuj sekvajaraj datrevenoj: hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas […] transdonita al mi paro da galoŝoj [39]; festi sian naskiĝtagon [40]; fari migdalan torton por […] la sesdeka naskiĝtago de la patrino [41]; ĉar liaj gepatroj mortis kiam li estis tre juna, li ne sciis la precizan daton de sia naskiĝtago [42].
angle:
birthday
beloruse:
дзень нараджэньня, дзень народзінаў
france:
anniversaire (de naissance)
germane:
Geburtstag
hispane:
cumpleaños
indonezie:
hari ulang tahun
japane:
誕生日 [たんじょうび]
nederlande:
verjaardag, geboortedag
tibete:
སྐྱེས་བ་དུས་ཆེན་
ukraine:
день народження

sekvatage

Je la sekva (sekvanta, sekvinta, sekvonta) tago: Sekvatage rondiris anekdot' pri tio [43]; Enver Yalĉin […] telefone kontaktis min kaj diris, ke sekvatage li vojaĝos al Irano por helpi min reveni al Turkio [44].
43. A. Mickiewicz, tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro 2ª
44. Heshmat Yalçin: Karcero pro esperantaĵoj, TEJO Tutmonde, okt-dek'94.
beloruse:
на наступны дзень
france:
le lendemain
ruse:
на следующий день

posta tago, sekvanta tago

La tago ĝuste posta al la koncerna: en la sekvanta tago estis serena frosta vetero [45]; kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis [46]; la postan tagon iris mi vizite [47]. VD:morgaŭo
beloruse:
заўтрашні дзень, наступны дзень
france:
lendemain, jour suivant
germane:
folgender Tag, Folgetag, der Tag danach
hispane:
mañana, día posterior
indonezie:
hari berikutnya
japane:
翌日 [よくじつ]
nederlande:
volgende dag
pole:
przyszły dzień, nadchodzący dzień
ruse:
завтрашний день, следующий день
turke:
ertesi gün

*unutaga

Daŭranta nur unu tagon: unutaga muŝo (vd efemero) [48]. la unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj DL ; unutaga irado sur unu flanko kaj […] unutaga irado sur la dua flanko [49]. VD:efemera
angle:
single-day
beloruse:
аднадзённы
ĉeĥe:
jednodenní
france:
ephémère (d'un jour)
germane:
eintägig unu~a muŝo: Eintagsfliege.
hispane:
efímero (de un día)
hungare:
egynapos, napos
japane:
一日の [ひとにちの], 一日限りの [ひとにちかぎりの]
nederlande:
eendags-
pole:
jednodniowy
ruse:
однодневный
slovake:
jednodenný
ukraine:
одноденний

tage kaj nokte

(frazaĵo)
Konstante, senĉese, persiste: la kantistoj […] estis liberaj de servado […], ĉar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto [50]; fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte [51]; tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [52].
beloruse:
днём і ноччу, дзень і ноч, кругласутачна
ĉeĥe:
ve dne v noci
france:
jour et nuit
germane:
Tag und Nacht, tagaus tagein
hispane:
día y noche
indonezie:
siang malam
nederlande:
dag en nacht
pole:
dniem i nocą
ruse:
днём и ночью
slovake:
vo dne v noci
turke:
gündüz ve gece
ukraine:
удень і вночі

administraj notoj

ĉiu~aĵo : Mankas dua fontindiko.
Danko~o: Mankas dua fontindiko.