taj/o

tajo

Ano de etno, el kvar grupoj loĝanta precipe en Tajlando kaj najbaraj regionoj: tajoj […] estas nomataj parolantoj de la tajaj lingvoj, tiu estas, la plejparto da loĝantoj de Tajlando, Laoso, kaj regionoj de Birmo, Ĉinio, kaj V[j]etnamio [1].
beloruse:
таец
germane:
Thai, Siamese
japane:
タイ人 [タイじん]
pole:
Taj
ukraine:
тай

taja

Rilata al tajoj, ilia kulturo, lando, lingvo: la taja lingvo […], historie en Esperanto por diferencigo foje nomita siama lingvo […] estas unu el la tajaj lingvoj kaj havas 5 tonojn, la siama skribsistemo estas abugido, alinome alfasilabaro [2]; taja ŝako […] estas parenca al la okcidenta ŝako [3].
beloruse:
тайскі
pole:
tajski
ukraine:
тайський

Tajlando RLN (TH)

GEOGPOL Ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Bankoko, ĝis 1949 nomata Siamo kaj limanta kun Birmo, Kamboĝo, Laoso kaj Hinda Oceano: OEKE atentigas ankaŭ pri riskoj pro financproblemoj de bankoj kaj kompanioj, precipe en Indonezio, Malajzio kaj Tajlando [4]; ASEM estis la unuan fojon aranĝita en 1996 en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko [5]; la tajlandaj dungitoj estis pagataj por ĉiu kilogramo da beroj [6].
Rim.: La nomo estas gentobazaAdE, sed uzas la finvorton -land anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.
angle:
Thailand
beloruse:
Тайлянд
bulgare:
Тайланд
france:
Thaïlande, Royaume de Thaïlande
germane:
Thailand
indonezie:
Thailand
katalune:
Tailàndia, Regne de Tailàndia
pole:
Tajlandia, Królestwo Tajlandii
portugale:
Tailândia
taje:
ประเทศไทย, เมืองไทย

administraj notoj

~o : Mankas dua fontindiko.
T~lando : Mankas verkindiko en fonto.