tajfun/o
tajfuno
Tropika ciklono, kirloventego estiĝanta super oceano: unu informas pri katastrofa tajfuno en Japanio, kiu detruegis domojn, kaŭzis inundegojn kaj mortigis plurdek homojn [1]; ĉu estas ankaŭ hazardo, ke ĉi-jare tutmonde estis aparte multaj ŝtormegoj, tempestoj, uraganoj kaj precipe tajfunoj, ciklonoj kaj tornadoj, do kirloŝtormoj? [2]; Monstraj manoj kirlas la vivmaron / Preparas abismojn sub la ondokrest' / Fora fulm' avertas la homaron / Pri nova tajfuno, pri sanga tempest' [3].
tornado
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru tropika marŝtormo.
- angle:
- typhoon
- beloruse:
- тайфун
- ĉeĥe:
- tajfun
- ĉine:
- 台风 [táifēng], 颱風 [táifēng]
- france:
- typhon
- germane:
- Taifun
- hispane:
- tifón (sobre el mar)
- japane:
- 台風 [たいふう]
- katalune:
- tifó
- pole:
- tajfun
- ruse:
- тайфун, тропический циклон
- slovake:
- tajfún
- taje:
- ไต้ฝุ่น
- ukraine:
- тайфун