2tandem/o PV

tandemo

1.
Transportilo kun du tirbestoj aŭ pasageroj situantaj unu post alia:
a)
Biciklo por du personoj, sidantaj unu malantaŭ la alia.
b)
Malpeza kaleŝo kun du ĉevaloj, jungitaj unu malantaŭ la alia.

tandema biciklo
CC-BY-SA-3.0  [1]

tandema kaleŝo
CC-BY-SA-3.0  [2]
2.
Tia aranĝo de maŝino, ke du samspecaj partoj kunlaboras: tandema helikoptero (kun du samgrandaj helicoj); tandem aviadilo (kun du samgranda flugilparoj); sistemoj de tandemo uzas kelkajn sendependajn identajn procesorojn kaj redundajn memorunuojn [3]; tandema hidraŭ[lik]cilindro [4]. VD:redunda

tandema helikoptero
PD  [5]
3.
(figure) Kunlaboranta paro: ankoraŭfoje la Monarkio kaj la Eklezio iras mane en mane […], denove tiu-ĉi tandemo vidas horore ke „ilia Hispanio“, ilia privata ĉasejo, marŝas tra padoj de libereco [6]; [kiel] la plej intima kunlaboranto de Johano Paŭlo la 2a, […] Ratzinger estis la teologo en tiu tandemo de la vatikana pinto [7]; la laboro en kundivido kondukas al tre homtaŭgaj laborhoraroj kaj donas la eblecon senprobleme foje ne ĉeesti, ĉar la partnero en la tandemo precize scias kio estas farenda [8]; lingvolerna interŝanĝo aŭ tandema lingvolernado estas metodo de lingvolernado bazita sur reciproka lingva interŝanĝo [9]; drogkomercistoj kaj koruptaj policanoj laboras en tandemo por ĉantaĝi grandegaj kvantoj de mono de naiva turistoj [10]. VD:duopo
angle:
1.a tandem bicycle 1.b tandem
beloruse:
1. тандэм 2. тандэм, счэп 3. тандэм, пара
ĉeĥe:
tandem
france:
1.a tandem
germane:
Tandem
hispane:
1.a tándem (bicicleta)
hungare:
1.a tandemkerékpár 1.b tandem
japane:
タンデム車 [タンデムしゃ]
katalune:
tàndem
nederlande:
1.a tandem
pole:
tandem tandem 1.a tandem 2. tandem 3. tandem
portugale:
tandem
ruse:
тандем
slovake:
ľahký voz s dvoma koňmi za sebou
ukraine:
тандем, двомісний велосипед

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.