Tantal/o

Tantalo

MIT
En la helena mitologio, prapatro de la Tantalidoj; li herezis kontraŭ la dioj pro kio ili malbenis lian genton, kiu estis dum kvin generacioj estis punata de enfamiliaj murdoj: la domon de Tantalo ili juĝas, kaj mi, la lasta el la dom’, ne devas ricevi morton pian aŭ honoran Ifigenio ; Odiseo venis al sojlo de la submondo kaj vidis tie Sizifon, Tantalon, Tition [1].
Rim.: Tantalo ankaŭ nomiĝas ĥemia elemento.
beloruse:
Тантал
germane:
Tantalos, Tantalus
pole:
Tantal
ukraine:
Тантал (цар)

tantaliga

Suferiga pro samtempa proksimeco kaj neatingeblo de io sopirata: koketa vendistino proponis al li: „Sinjoro, ĉu vi volas aĉeti florojn por via amatino? Kial vi ne aĉetu rozon?“, li, murmurante en gorĝo, atentis tantaligan rigardon de la vendistino [2].
2. Monato, de Shi Chengtai, 95/06
germane:
Tantalusqualen verursachend

administraj notoj

t~iga : Mankas dua fontindiko.