tantiem/o JED

tantiemo

EKON
1.
Procenta partopreno en la profito de entrepreno flanke de la direktoroj, membroj de kontrola konsilantaro ktp: la troaj tantiemoj de direktoroj kaj kontrola konsilantaro en la akciaj societoj elvokas ofte publikajn kritikojn; la sep grandaj petrolkompanioj […] regis la merkaton, en Venezuelo, Bolivio kaj Ekvadoro la kontraktoj estas nuntempe retraktataj por porti la tantiemojn al pli ol 50 % [1].
2.
Procenta pago de eldonisto al verkinto de artverko por ĉiu vendata ekzemplero: li povis vivteni sin el la tantiemoj de sia plurcentavoluma verkado [2]; Flo estas kotenta […] oferti elĉerpitajn diskojn kaj virtualajn albumojn […] por tio li pagas al la aŭtorrajta societo tiel ke la artistoj ricevu siajn aŭtorrajtajn tantiemojn [3]; ĉiu el miaj relative grandskalaj esperantaj verkoj malprofitigis al mi ĉirkaŭ 1000 pundojn, kiam mi konsideras, kian anglan verkon mi povus dum la sama tempo kaj per simila penado verki, kaj kiom da aŭtoraj tantiemoj mi povus ricevi per tia verko [4]; iu ajn rajtas redistribui la programon senpage, sen tantiemo aŭ pago al la aŭtoro por rajtigo [5].
Rim.: Pri pagoj ĉe artverkoj, laŭ BL: Ankaŭ eblas diri elcentaĵa pago, pago pro aŭtorrajto, parta profito pro verko.
1. Monato, Roberto Pigro: Mizeriga petrolo, 2012
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
4. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
5. Monato, D. E. ROGERS: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
angle:
percentage of profits
beloruse:
таньцьема
ĉeĥe:
odměna, podíl, tantiéma
france:
tantième
germane:
Tantieme
hungare:
jutalék, részesedés
japane:
利益配当 [りえきはいとう], 役員配当 [やくいんはいとう], 著作権使用料 [ちょさくけんしようりょう], 印税 [いんぜい]
katalune:
percentatge (de guanys)
nederlande:
tantième
pole:
tantiema
portugale:
porcentagem, participação nos lucros
ruse:
тантьема
slovake:
odmena, podiel
ukraine:
тантьєма

administraj notoj