*tas/o

*taso

1.
Trinkujo destinita por trinkado de varmaj trinkaĵoj, precipe kafo aŭ teo. Taso estas proksimume duonsfera, duoncilindra, konusstumpa aŭ similforma, ordinare malalta kun larĝa malfermaĵo, anso, kaj estas farita el porcelano, fajenco aŭ alia materialo: tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn [1]; simila al granda Ĥina taso, sur kiu estas prezentitaj bluaj arboj kaj pintaj pontoj [2].
2.
Enhavo de tia trinkujo: kuiri por li bonan tason da sambuka teo [3]; prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero [4].
3.
KUI Volumeno de tia trinkujo, proksimume 150 ml, uzata kiel mezurunuo en kuirado: 1 taso da papavo [5].
angle:
cup
beloruse:
філіжанка, кубак, кубачак
bulgare:
чаша
ĉeĥe:
šálek, koflík
france:
tasse
germane:
Tasse
hebree:
כוס 1. ספל
hispane:
taza
hungare:
csésze
japane:
茶碗 [ちゃわん], カップ [かっぷ], 湯のみ [ゆのみ]
katalune:
tassa
nederlande:
kop, kopje
perse:
فنجان
pole:
filiżanka
portugale:
xícara
ruse:
чашка
slovake:
šálka
svede:
kopp
tibete:
1. དཀར་ཡོལ་
turke:
fincan
ukraine:
чашка, філіжанка, шалька, тарілка (ваги)

pesiltaso

Tasoforma ujo de pesilo, en kiun oni metas la pesotaĵon: ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo [6].
angle:
pan (of a balance scale)
beloruse:
шаля
ĉeĥe:
miska vah
france:
plateau de balance
germane:
Waagschale
hebree:
כף-מאזניים
hungare:
mérlegserpenyő, mérlegtányér
japane:
てんびん皿 [てんびんさら], はかりざら
katalune:
platet, balançó
nederlande:
weegschaal
perse:
کفهٔ ترازو
pole:
szalka
ruse:
чаша весов
slovake:
miska váh

subtaso

Telereto metata sub tason por ke la trinkaĵo verŝante ne malpurigu tablon: La taso, abrupte tintinte ĉe la subtaso, renversigis, kaj densa teo, aromanta je mento, versiĝis sur tablotukon. [7];
7. Vjaceslavo Rybako, trad. Jurij Finke: Gravitavio «Carido», Denove Peterburgo, ĉ. 5
angle:
saucer
ĉeĥe:
podšálek, talířek
japane:
受け皿 [うけざら], 茶たく [ちゃたく]
katalune:
sotacopa
perse:
نعلبکی
pole:
spodek, podstawek
slovake:
tanierik pod šálku
ukraine:
блюдце

administraj notoj

pesil~o: Mankas dua fontindiko.
sub~o: Mankas dua fontindiko.