taŭr/o SPV

taŭro

(malofte)
Virbovo: du sovaĝajn taŭrojn ni arkpafe ĉasis [1]; dum la portugalaj taŭr-bataloj oni ne mortigas taŭrojn kontraste kun la hispanaj [2]; en la 1960aj jaroj stariĝis apud hispanaj ŝoseoj taŭro-figuroj ĝis 14 metrojn altaj, kiuj reklamis brando-markon [3]; krom plenkreskuloj aktoris ankaŭ infanoj kaj taŭrido [4]; (figure) [li] en tiu ĉi verko kaptas per la kornoj sian taŭron: li rezolute donas al ni romanon pri lingvoj [5].
1. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj. - 2005
2. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
3. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
4. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
5. Monato, Probal Dasgupta: Pri homoj kaj lingvoj romanece, 2010
angle:
bull
beloruse:
бык
bretone:
tarv
ĉeĥe:
býk
ĉine:
公牛 [gōngniú]
france:
taureau
germane:
Stier
hebree:
שור, פר
hispane:
toro
hungare:
bika
ide:
bovulo
itale:
toro
katalune:
bou (brau)
nederlande:
stier
norvege:
okse
perse:
گاو نر
pole:
byk, buhaj
portugale:
touro
ruse:
бык
slovake:
býk
ukraine:
бик
volapuke:
tor, hibub

administraj notoj