taŭtologi/o

taŭtologio PV

FIL Ŝajna rezono, konsistanta en la nura ripeto de la sama ideo en alia formo: taŭtologio estas […] simple dirite, „diri la saman aferon dufoje“ [1]; Parmenido estis dirinta ke nur la Esto estas, dum la ne-esto ne estas, sed trans tiu taŭtologio li ne precizigis pri „kio estas la esto“, tiel ke fakte ne eblis ĝin koni [2]; kontraste al taŭtologio, en kiu du sinonimoj aŭ kvazaŭ-sinonimoj aperas gramatike samrangaj, en hendiadino iu vorto estas sence subordigita, sed gramatike kunordigita kun alia [3].
angle:
 tautology
beloruse:
 таўталёгія
france:
 tautologie
germane:
 Tautologie
hungare:
 tautológia
nederlande:
 tautologie
pole:
 tautologia
portugale:
 tautologia
ruse:
 тавтология
ukraine:
 тавтологія

administraj notoj