tibetolog/o

tibetologo

SCI Fakulo pri tibetologio, studanto de la tibeta kulturo: Putong Tshe-ring, naskiĝinta en la subregiono Xigaze de Tibeto, estas erudicia tibetologo, kiu instruas en la fakultato de tibeta lingvo de la Tibeta Universitato [1]; Ippolito Desideri povus esti konsiderata kiel la unua tibetologo kaj faris multe por diskonigi Tibeton en Eŭropo [2].
1. -: Tibetologo kaj liaj eksterlandaj lernantoj, Ĉina Radio Internacia, 2005-08-29
2. -: Tibetologio, Vikipedio, 2023-11-30
beloruse:
тыбэтоляг
france:
tibétologue

administraj notoj