Timor/o

Timoro

GEOG Insulo de sudorienta Azio, norde de Aŭstralio, teritorio de Indonezio kaj Orienta Timoro.
angle:
Timor
beloruse:
Тымор
bulgare:
Тимор
france:
Timor
germane:
Timor
indonezie:
Timor
japane:
チモール島 [チモールしま]
katalune:
Timor
nederlande:
Timor
pole:
Timor
ruse:
Тимор
ukraine:
Тимор

Orienta Timoro RLN (TL)

GEOGPOL Ŝtato en sudorienta Azio en la insulo Timoro kun ĉefurbo Dilo; Respubliko Orienta Timoro, ĝis 1975 nomata Portugala Timoro, limanta kun Indonezio: la indonezia armeo, ebria je sango, efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj de la lastaj jardekoj, en Orienta Timoro, nome de religiaj veroj kaj naciismo [1]; lastatempe, sendependiĝis Eritreo kaj Orienta Timoro kaj iliaj flagoj aperis en la listo de ŝtataj simboloj [2]; iuj landoj, kiuj sin trovis inter tiuj kun plej altaj indicoj pri infana mortokvanto en la mondo dum 1990 – inkluzive de Bangladeŝo, Butano […], Senegalo kaj Orienta Timoro – plibonigis la infanan postvivadon tiel multe, ke ili ne plu apartenas al tiu grupo [3].
1. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
2. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
3. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
angle:
East Timor, Timor-Leste, Democratic Republic of Timor-Leste
beloruse:
Усходні Тымор, Тымор-Лестэ
bulgare:
Източен Тимор
france:
Timor oriental
germane:
Osttimor, Demokratische Republik Timor-Leste
indonezie:
Timor Leste, Timor Timur
japane:
東チモール [ひがしチモール]
katalune:
Timor Oriental, República Democràtica de Timor Oriental
nederlande:
Oost-Timor, Timor-Leste
pole:
Timor Wschodni, Demokratyczna Republika Timoru Wschodniego
portugale:
Timor-Leste
ruse:
Восточный Тимор
ukraine:
Східний Тимор

administraj notoj

T~o : Mankas fontindiko.
T~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.