*tiom

*tiom

(adverbo)
1.
Tiu kvanto, tiu nombro: [ili] prenis sur sin malfacilan taskon […] ĝuste […], kiam ekzistis tiom da malhelpoj [1]; ŝi pensis pri tiom multaj da aferoj [2]; [li] pensis, ke la tajloro mortigis tiom da homoj [3]; la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte Hamlet ; tiom multe da laboroj kaj suferoj [4]; cent dudek sep jaroj, tiom estis la jaroj de la vivo de Sara [5]; tiom malfeliĉoj Hamlet ; tiom multe da malfeliĉoj [6]; oni neniam antaŭe observis enkadre de tiuspeca esplorado tiom da homoj [7].
2.
Tiagrade, tiel forte, tiel intense: tiom pli bone [8]! tiom pli grave [9]; estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon [10]; tiom same malbone kiel longedaŭran kuntuŝiĝadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta [11].
3.
Samkvante, proporcie: verŝu al mi tiom da akvo, kiom da vino; la patro donis al ni tiom da piroj, kiom da pomoj; mi havas tiom da libroj, kiom (aŭ: kiel) vi; Konfuceismo estas ne tiom religio, kiom filozofio; kial mia frato […] povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Marta ? helpu al li tiom, kiom vi povos; lasu lin demandi tiom, kiom li deziras Hamlet ; mi povas diri almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis Hamlet ; kiom da kapoj, tiom da opinioj PrV ; ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto Hamlet .
VD:kiom, tiel.
Rim.: Z klarigas, ke „egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj mi konas tiom homojn kaj mi konas tiom da homojLR.
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:1
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
7. Monato, Paulo Sérgio Viana: Juglando (kaj aliaj nuksoj): survoje al longviveco
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
9. Monato, Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas
10. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
11. E. Fuchs, trad. L. L. Zamenhof: Kronika katara konjunktivito, FK
angle:
1. that amount, that many 2. that much 3. as many, as much
beloruse:
столькі, настолькі
ĉeĥe:
tolik
france:
autant (de), tant (de)
germane:
so viel
hispane:
tanto, tanta
hungare:
annyi, annyit, annyira
indonezie:
sebanyak itu
japane:
それほど, そんなに
katalune:
tant, tan
nederlande:
zoveel
pole:
1. tyle 2. tyle, tylu 3. tyle
rumane:
atât
ruse:
столько, настолько 1. столько, настолько 2. столь, настолько, так 3. столько
slovake:
natoľko, toľko
ukraine:
стільки, настільки

tioma

1.
Montra adjektivo indikanta numeron (kioma? ‐ tioma): jam de dudek jaroj Dutilleul komencis siajn leterojn per la jena formulo: „rememorante vian estimatan skribaĵon de la tioma tago kuranta kaj nian antaŭan korespondadon, mi havas la honoron informi vin […][12]; ĉiun fojon li verdiktis: ĉapitro tioma estas nepublikigebla [13].
2.
Estanta en tia kvanto aŭ je tia grado (ke ...): la homo transformas la medion, adaptas ĝin al si kaj sekve okazas, ke la transformiĝo atingas tioman gradon, ke la vivkondiĉoj, la produktaj fortoj fariĝas tute malsamaj Lanti .
12. M. Aymé, trad. L. Beaucaire: La murtrapasulo, Nica Literatura Revuo, 3:6
13. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13a
angle:
such a (adj, for number, quantity or degree)
france:
1. tantième (adj. ordinal), tant 2. tel
hungare:
2. olyan sok, olyan mérvű
japane:
それほどの
katalune:
tan, (un) tal
pole:
2. tak wiele, tak wielu, tak liczni, tak liczne
ruse:
1. номер такой-то, энный 2. такой большой, столь многочисленный

tiom ke, tiom ... ke

En tia kvanto, en tia grado, tiel forte ke...; tiel ke2: li drinkis tiom, ke li ebriiĝis; la esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti [14]; ni havas tiom da mono, ke ni mezuras [ĝin] per buŝeloj [15]; en la malgranda salono […] estis tiom multe da homoj, ke ili staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko [16].
angle:
so much, that ..., so much ..., that ...
france:
si ... que, tellement ... que, tant ... que, au point que
pole:
tyle że

ĝis tiom ke

(dependiga konjunkcio)
(malofte)
Ĝis tia grado, ĝis tiu punkto ke...: ilin edukante ĝis[ ]tiom, ke ili fariĝos plenvalidaj homoj [17].
17. -, trad. B. Ragnarsson: Rakonto pri Hrafnkel, en: Islandaj Pravoĉoj, 1964
angle:
to such a degree, that ..., to such an amount, that ...
france:
à tel point que

administraj notoj

ĝis ~ ke: Mankas dua fontindiko.