*tol/o

*tolo

TEKS Teksaĵo farita el linokanabo: tuniko el delikata tolo [1]; delikata brodita tolo [2]; prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo [3]; [la] pentristo entrenis […] grandan pecon da kunrulita tolo [4]; [ŝi] sendis al lia edzino tri pecojn da tolo [5]; litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon [6]; ŝi englitis sur la terason kaj singarde disiginte la tolojn de la tendo, elrigardis al Nilo [7]; [la] tablo […] estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj Marta . VD:kotono
angle:
linen, cloth, sheeting
beloruse:
палатно
bulgare:
лен
ĉeĥe:
plátno
france:
toile
germane:
Leinen, Leinwand
hungare:
vászon
japane:
リンネル, リネン, 亜麻布 [あまぬの], 麻布 [あさぬの], 布 [の], クロース, 画布 [がふ]
katalune:
tela
nederlande:
linnen, doek, lijnwaad
pole:
płótno
portugale:
pano (de linho ou cânhamo)
ruse:
холст, полотно
slovake:
plátno
ukraine:
полотно

*tolaĵo [8]

TEKS Objekto aŭ kolekto el tolo, precipe tiaj vestoj, litotukoj, tukoj por mastrumado ks: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [9]; mia hararo estis ŝvita, taŭzita, mia litotolaĵo (litotuko) malsekega VaK ; mi donos al vi dote tablotolaĵon kaj litaĵojn, kiam vi fariĝos edzino [10]; ŝi amasigis en angulon […] pastelajn skatolojn, pentrotolaĵojn kaj skizojn KPr .
angle:
linen good
beloruse:
бялізна
france:
linge
germane:
Wäsche lito~aĵ: Bettzeug (aus Leinen). tablo~aĵo: Tischdecke (aus Leinen). pentro~aĵo: Leinwand.
hungare:
fehérnemű
japane:
リンネル製品 [リンネルせいひん], 布製品 [ぬのせいひん], 肌着 [はだぎ], 下着 [したぎ]
katalune:
roba blanca, llenceria
nederlande:
linnengoed
pole:
bielizna
ruse:
бельё
ukraine:
полотняний виріб, білизна

*vakstolo [11]

TEKS Tolo ŝmirita per vakso aŭ alia substanco nepenetrebla de akvo: apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo [12]; la plafono konsistis el flaveruĝa vakstolo, kiu donis al la loko tre agrablan lumon Iŝtar ; ni sternis vakstolon sur la tablo KrM . VD:linoleumo, vakstapiŝo
angle:
oilcloth
beloruse:
цырата
ĉeĥe:
voskované plátno
france:
toile cirée
germane:
Wachstuch, Wachsleinwand
hungare:
viaszosvászon
japane:
蝋引布 [ろうひぬの], 防水布 [ぼうすいふ]
katalune:
hule
nederlande:
zeildoek
pole:
cerata
portugale:
encerado
ruse:
клеёнка
slovake:
voskové plátno
ukraine:
клейонка

administraj notoj