1turist/o

turisto

Homo turismanta, tio estas vojaĝanta por plezuro aŭ sporto: la hispana urbo Santiago de Compostela, sankta loko de la kristanoj, ĉiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn kaj turistojn el la tuta mondo [1]; turistoj alvenas per luksaj krozadŝipoj kaj povas tranokti en sia kajuto kaj frumatene atingi la insulon per ŝipetoj [2]; turistoj ŝategas velboate ekkoni la marbordajn strandojn [3]; angloj, aliaj ol turistoj, ĝis nun ne estas multe ŝatataj tie[4]. VD:turismo
1. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
4. Frieder Weigold: Patriotisma gastamo, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 4a
angle:
tourist
beloruse:
турыст
ĉeĥe:
cestovatel, turista
france:
touriste
germane:
Tourist
hungare:
turista
japane:
観光客 [かんこうきゃく], 旅行客 [りょこうきゃく], ツーリスト
katalune:
turista
nederlande:
toerist
pole:
turysta
portugale:
turista
ruse:
турист
slovake:
cestovateľ, turista
svede:
turist
tibete:
ཡུལ་སྐོར་བ་
ukraine:
турист

administraj notoj