uniat/o NePiv

uniato

KRI
Uniano1: unu el la malfaciloj de la unuiĝo inter la Romkatolika kaj la Rusa ortodoksa Eklezioj estas la problemo de la kelkaj milionoj da Ukrajnaj katolikoj kun orienta rito, sed ekde 1596 unuiĝintaj (t. n. „uniatoj“) kun la Roma Eklezio; ekde 1946 la uniatoj ne plu rajtas ekzisti: oficiale ili apartenas al la ortodoksa Eklezio [1].
angle:
Uniat, Uniate
beloruse:
уніят, вуніят
ĉeĥe:
uniat
finne:
uniaatti
france:
uniate (subst.)
germane:
Unierter
hungare:
unitus
itale:
uniate (sost.)
nederlande:
lid van de geünieerde kerken
portugale:
uniata
ruse:
униат
slovake:
uniat

uniata

KRI
Rilata al uniatoj, al iliaj komunumoj, ritaroj: oni […] anstataŭigis per ortodoksaj pastroj la pastrojn de la grekokatolikaj preĝejoj, nomataj uniataj [2].
2. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 31a, p. 75a
angle:
Uniat, Uniate
beloruse:
уніяцкі, вуніяцкі
finne:
uniaatti-
france:
uniate (adj.)
germane:
uniert
hungare:
egyesúlt (egyház)
itale:
uniate (agg.)
nederlande:
geünieerd
ruse:
униатский

administraj notoj