*urn/o PV

*urno

1.
Granda vazo, kiun antikvuloj uzis por ĉerpi akvon, konservi mortocindrojn aŭ kolekti voĉdonilojn: la helpantoj de Tifono alportis kvar grandajn urnojn, ornamitajn per la kapoj de l' dioj […] kaj en ĉiun el la urnoj metis iun internan organon de l' mortinto [1]; ĉiu delegito ricevos du silikojn kaj unu el ili li ĵetos en la urnon, kiu volas, ke via sankteco tuŝu la trezorojn de Labirinto, metos nigran silikon, kiu preferas, ke oni ne tuŝu la propraĵon de la dioj, metos blankan [2].
2.
Ujo por kolekti voĉdonilojn: en Japanio ne estas devige voĉdoni: al la urnoj iris 56 % de la voĉdonrajtigitoj [3]; la laborista partio suferis ĉe la urnoj en majo [4].
angle:
urn
beloruse:
урна
bretone:
1. jarl, jarlig kañv (por mortocindroj), jarlig ludu (por mortocindroj) 2. pod ar mouezhioù
ĉeĥe:
urna
finne:
uurna
france:
urne
germane:
Urne
hungare:
urna
itale:
urna
japane:
つぼ, かめ, 骨つぼ [こつつぼ], 投票箱 [とうひょうばこ]
katalune:
urna
nederlande:
1. urn 2. stembus
pole:
urna, popielnica
portugale:
urna
ruse:
урна
slovake:
popolnica, urna
svede:
urna
ukraine:
урна

administraj notoj