9valut/o Z PV

9valuto

EKON
1.
Mono aŭ monsigno cirkulanta en unu lando: tiu plano ne sukcesis, precipe pro la nekohereco inter la eŭropaj valutoj [1].
2.
Plenvalora fremda devizo: por pagoj en fremdaj valutoj la bankoj daŭre uzas reton de internaciaj korespondantoj [2].
3.
Rilata valoro de papermono al la ora aŭ arĝenta metalunuo en valormetalbaza monsistemo.
VD:mono, valoro.
1. M. Vanden Bempt: Al nova komuna epoko, Monato, 1997:3, p. 22a
2. R. Rotsaert: Pagi ene de la Eŭropa Unio kostos malpli, Monato, 2002:2, p. 10a
angle:
1. currency, money 2. currency, money 3. currency value, valuta
beloruse:
1. валюта, грашовая адзінка 2. валюта 3. грашовы курс
france:
devise (monnaie)
germane:
1. Währung 2. Valuta
hungare:
valuta, pénznem
japane:
通貨 [つうか], 外国為替 [がいこくかわせ], 為替相場 [かわせそうば]
katalune:
divisa, valor
nederlande:
valuta
portugale:
valor, valores, divisas
ruse:
1. валюта 2. денежный курс 3. денежный курс
tokipone:
mani
ukraine:
валюта, грошовий курс

kontovaluto

EKON Valuto per kiu oni komune taksas la valorojn de havaĵoj, servoj, komercaĵoj: la eŭro, komuna valuto de 11 landoj de Eŭropa Unio […] dum la unuaj tri jaroj […] estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj [3].
3. -: UEA transiris al eŭro, Gazetaraj Komunikoj de UEA, 1999-01-27 (26)
beloruse:
валюта рахункаў
france:
unité de compte
itale:
unità di conto

administraj notoj