vinkt/o 6

vinkto

1.
Nito: la posedantoj lasis cementi lin (la porcelanan hometon) en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis [1]; VD:nito
2.
Metala peco uzanta por kunfiksi apartajn pecojn, ekz-e paperfoliojn kreante kajeron aŭ por ripari dispecigitan porcelanaĵon. SIN:krampo1
angle:
1. 6rivet
beloruse:
1. заклёпка 2. клямар, сашчэпка, дужка
ĉeĥe:
nýtek, přezka, sponka, svorka
france:
1. 6agrafe, rivet
germane:
1. 6Niete
greke:
1. πριτσίνι
hispane:
1. remache 2. 6laña, 6grapa
hungare:
1. szegecs 2. fűzőkapocs
itale:
1. 6giunto (sost.)
japane:
かすがい, 留め金 [とめがね], ステープル, ホッチキスの針 [ホッチキスのはり]
nederlande:
1. niet (z.nw.)
perse:
1. پرچ
pole:
1. nit 2. trzpień, klamra, spinka
portugale:
1. rebite
ruse:
1. заклёпка
slovake:
nit, pracka, sponka, svorka
ukraine:
клямра, скоба, скріпа, затиск

vinkti

1.
Niti: laŭ reloj malrapide rampis ŝtale vinktita kvarvagona kirastrajno [2]
2.
Krampi: kompostita, presita kaj vinktita en la eldonejo [3]; mi tuj kuris al la stoko de la koncerna libro por trovi vinktitan ekzempleron [4]. VD:broŝuri
2. N. Ostrovskij, tr. Solomon Cins: Kiel ŝtalo estis hardata, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. Ĉap. 6.
3. Kolofono de „Monato“
4. Monato, Ionel Oneț: Satiro pri erareto, 2007
beloruse:
1. заклёпваць, закляпаць 2. сашчапіць (дужкай), змацаваць (дужкай)
ĉeĥe:
nýtkem, spojit sponou
germane:
1. nieten 2. klammern
hungare:
1. szegecsel 2. (ösze)fűz
japane:
留める [とどめる]
nederlande:
nieten
pole:
1. nitować 2. zszywać, spinać zszywkami, bindować
ruse:
1. заклёпывать 2. крепить скобой, сшить скобкой
slovake:
nitom, spojiť sponou
ukraine:
скріплювати клямрами, скобами
Rim. 1: La antaŭ-PIV-aj esperantistoj ne dubis ke temas pri nito; tiel en la Suplemento al PV kaj en plimulto de naciaj tradukvortaroj. Ankaŭ la Andersena fabelo en kies kunteksto Zamenhof uzis la vorton parolas pri nito. Estas mistero, kial la Esperantujaj eldonistoj subite ekuzis la vorton por la senco „broŝuri per krampoj“.
Rim. 2: Ĉar la etimologio de vinkto estas neevidenta, jen citaĵo el la Etimologia vortaro de Vilborg: ‚VINKT/O (Sesa oficiala aldono; -i en Jurgensen, Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 3a eld. 1909; -o en Kabe, Vortaro de Esperanto, 1910, Wüster, Enciklopedia Vortaro [supozeble, temas pri la mikroslipa eldono de 1996], PV Suplemento): Z probable kreis tiun radikon el L vinctum „ligita“ (vd Waringhien „Lingvo kaj Vivo“ 81), procedo kies sola analogaĵo ŝajnas esti la kazo de vekto (vd tiun). La fontlingvoj malakordas inter si; la franca formo, akceptita de la aliaj L.I., estis neoportuna pro sufiksidenta -et. Ido revet/o, Interlingue-Interlingua -e (← Franca rivet). Ptc.perf.ntr. de latina vincire „(ĉirkaŭ)ligi, volvi“ kun necerta etimologio. Samfamilia: vinko.‘

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas verkindiko en fonto.