abrazi/i PIV1

abrazii

(malofte) (tr)
Frot-eluzi, skrap-eluzi: ni iru, ni iru! — li rediris kun malklara voĉo kaj piednuda ekmarŝis laŭ la abraziita ŝtonaro [1]. VD:erozii, trivi, ŝlifi
1. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
angle:
abrade, wear away
beloruse:
саскрабаць, сьціраць
ĉeĥe:
vymlít
france:
abraser
germane:
abschaben, abschleifen
pole:
ścierać, skrobać
slovake:
vymlieť

abrazio

TEKSCI Eluzado, deprenado de surfacaj eroj per ripetaj frotoj, skrapoj, batetoj: en teĥniko abrazio estas ankaŭ ofte uzata en farado de diversaj aparatoj kaj iliaj detaloj por doni al ili necesan formon [2].
a)
GEOL Erozio per frotado de movataj eroj en aero, akvo, glacio.
b)
MED Forskrapo de histo, ĉu pro vundiĝo, ĉu por kuraca celo.
VD:ablacio
2. Vikipedio, Abrazio, 2012-10-20
angle:
abrasion
beloruse:
абразія
france:
abrasion
germane:
Abrasion 1.b Ausschabung
pole:
abrazja
ukraine:
абразія, вискрібання

administraj notoj