abstrah/i
abstrahi
(neologismo)
(ntr)

Mense formeti, forigi iujn trajtojn aŭ cirkonstancojn de
analizata fenomeno, objekto, situacio (dum konstruado de
abstraktaĵo):
Por teoria analizo oni devas abstrahi de multaj fizikaj
aspektoj, por ke la analizado ne estu infinite malfacila
[1];
Se do en ĉi tiu libro mi skribas pri „lernantoj“,
tiam tio ne nur signifas kaj blondajn kaj nigreharajn
homojn, kiuj lernas, sed mi abstrahas eĉ de la seksaj
diferencoj malpli okulfrapaj ...
[2].
- angle:
- abstract away
- beloruse:
- абстрагавацца
- germane:
- abstrahieren (von etwas absehen)
- ruse:
- абстрагироваться, отвлечься