alanin/o

alanino (Ala) (A)

BIOKEM
CH3-CH(NH2)-COOH, neesenca aminacido, troviĝanta en sia L-formo en multaj proteinoj, la D-formo troviĝas en ĉelvandoj de bakterioj: en RNA-mesaĝista ĉeno […] guanino-citosino-uracilo aldonigas alaninon [1]; alanino kaj lizerga acido estas uzataj en ĉelo por produkti ergometrinon [2].
1. Steĉjo Norvel: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
2. Vikipedio, Ergometrino
beloruse:
аланін
germane:
Alanin
nederlande:
alanine
pole:
alanina
ukraine:
аланін

administraj notoj