1angin/o PVEF

angino

MED Kutime, inflamo de palataj tonsiloj kaj mukozo de gorĝo: pro angino mi devis resti ses tagojn en lito [1]; lia vizaĝo bluiĝis, kiam la laborestro legis la ĉapitron pri la angino tonsila [2]; ŝia patrino mortis pro angino – malsano kiu nuntempe estus facile kuracebla per antibiotikoj [3]. VD:gorĝinflamo, laringito
Rim.: En JED ankoraŭ aperas la formo „anĝino“.
1. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ia stranga atako al mi ligas subite la manon
2. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Folke Fridell
3. K. Kniivilä, M. Sandelin: Forpasis Anna-Maria Lange, libera folio, 2016-08-06
angle:
angina
beloruse:
ангіна
ĉeĥe:
angína
ĉine:
咽峡炎 [yānxiáyán], 咽峽炎 [yānxiáyán], 嗓子疼 [sǎngziténg]
france:
angine
germane:
Angina, Halsentzündung
hebree:
אַנגִינָה
hispane:
angina
hungare:
torokgyulladás, angina
indonezie:
angina
japane:
アンギナ
nederlande:
angina, keelontsteking
perse:
آنژین
pole:
angina
ruse:
ангина
slovake:
angína
svede:
halsfluss
ukraine:
анґіна

administraj notoj