anstrom/o PIV1 , angstrom/o PIV1

anstromo, angstromo (Å)

FIZ
Longo egala al 10-10 m kaj kiun oni uzas por atomradiusoj: la „mikroskopo skananta“ per tunel-efiko […] konsistas el treege akra pinto el tungsteno, lokata je malmultaj anstromoj super la ekzamenota surfaco [1]; fotaĵo 26b/01 montras etan parton de la reduktita spektro de la CH-stelo HD 196944, apud ondlongeco 4050 anstromoj [2]; la spektro donis sufiĉajn indikojn ankaŭ por difini ecojn de tiu „stelglacio“ [kies] korpuskloj […] ne superas grandon de 40 Angstromoj [3].
angle:
angstrom
beloruse:
ангстрэм, ангстрам
ĉine:
埃格斯特朗 [āigésītèlǎng], 埃 [āi]
france:
ångström
germane:
Ångström
japane:
オングストローム
nederlande:
ångström
ruse:
Ангстрем

administraj notoj