1apati/o

apatio

Malvigleco, indiferenteco: li sukcesis tiel rapide forigi de la vizaĝo de la laca maljunulo maldolĉon kaj apation! IK ; lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, ― tute egale EE ; fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo IKr ; sen pensoj, sen ribelo, en kompleta apatio ili faris tion LGA ; ŝi frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis el sia apatio LGA ; sur la vizaĝo de Omar sin montris apatio, kiu tamen subite ŝanĝiĝis en rigardon de granda surprizo Iŝtar ; post la unua katastrofo de la tago li jam toleris tiun ĉi duan kun la apatio de martiroj KKr ; VD:deprimo, inerteco2, flegmo, marasmo
angle:
apathy
beloruse:
апатыя, абыякавасьць
ĉeĥe:
apatie, lhostejnost
france:
apathie
germane:
Teilnahmslosigkeit, Apathie
hebree:
אֲדִישׁוּת
hispane:
apatía
hungare:
apátia, egykedvűség
itale:
apatia
japane:
無感動 [むかんどう], 無関心 [むかんしん], 冷淡 [れいたん]
nederlande:
apathie
ruse:
апатия, безразличие, равнодушие
slovake:
apatia, nevšímavosť, otupenosť, ľahostajnosť voči okoliu
ukraine:
апатія, байдужність, байдужість

administraj notoj