*argil/o

*argilo

Glueca knedebla tero, konsistanta el alumino kaj silico, el kiu oni faras brikojn, tegolojn, vazojn, statuetojn kc: malfacila laboro super argilo kaj brikoj [1]; potfaristo piedpremas argilon [2]; miksi pajlon kun argilo [3]; rusa vilaĝo kun malgrandaj grizaj dometoj el ligno aŭ argilo [4]; (figure) vi estas homo el alia argilo, kaj tial ne tedu per ili vin mem [5]. VD:fajenco1

trabfakaĵo supre kun argilbrikoj, malsupre ŝimirita per argilo
CC BY-SA 2.0  [6]
angle:
 clay
beloruse:
 гліна
bretone:
 pri
ĉeĥe:
 hlína, jíl
france:
 argile
germane:
 Lehm
hebree:
 חימר
hispane:
 arcilla
hungare:
 agyag
nederlande:
 leem
pole:
 glina
portugale:
 argila
ruse:
 глина
slovake:
 hlina, íl
svede:
 lera
taje:
 ดินเหนียว
tokipone:
 kiwen
ukraine:
 глина

argila

El argilo: la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo [7]; [ili] loĝas en argilaj dometoj [8]; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj [9]; [li] konstruis post la altaro malgrandan argilan fajrujon [10]; ekvidante tri argilajn cilindretojn, kuŝantajn sur la tablo, ŝi demandis: – kiu sciigis vin [11]? fruaj ekzemploj pri skribado estas sur argilaj tabuloj trovitaj pasintjare en Egiptio kaj [kiuj] datiĝas je 3300-3200 a.K. [12]; por pot' argila, poto fera estas najbaro danĝera PrV .
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:17
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:19
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
10. Internacia krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
12. A. Giridhar Rao: La plej frua skribo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 12a
angle:
 clay
beloruse:
 гліняны
bretone:
 -pri, priek
ĉeĥe:
 hliněný, jílový
france:
 d'argile, argileux
germane:
 lehmig
hispane:
 arcilloso
hungare:
 agyag-, cserép-, kő- (pl. edény)
nederlande:
 lemen
pole:
 gliniany
ruse:
 глиняный
slovake:
 hlinený, ílový

argilaĵo

Aĵo el modlita, muldita aŭ tornita argilo, ofte sekigita aŭ bakita: nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon [13]; ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ĉiaforme […] tio estas la argilaĵo, kiu [estas] la ĉefkomercaĵo en tiu parto monda [14]; arkitekturaj argilaĵoj (tegment-tegoloj, brikoj kaj akvotuboj) [15]. VD:ceramikaĵo, fajencaĵo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:23
14. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
15. Bernard Golden: Ĉina ceramika historio (Zhao Hongsheng, Ĉina ceramiko), Monato, jaro 1995a, numero 8a, p. 22a
angle:
 clay object
beloruse:
 гліняны выраб
bretone:
 priaj
france:
 objet en argile
germane:
 Lehmzwerk, Keramik (aus Lehm)
hebree:
 טיט
hungare:
 cserépáru
nederlande:
 lemen voorwerp
pole:
 wyrób gliniany
ruse:
 изделие из глины

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.