aŭspici/o PVEF

aŭspicio

1.
Spontanee aperanta aŭguro, ofte favora: (figure) la afero sin prezentas sub favora aŭspicio (la kondiĉoj estas bonaj por sukceso de la afero).
2.
(evitinde) Egido2, alta protektado: aŭspiciata de Unuiĝintaj Nacioj [1]; ĉefaŭspiciinto de la zagreba Universala Kongreso de Esperanto [2]; nia eldonejo nur aŭspiciis tiun laboron, liverante senpagajn ekzemplerojn al la fidelaj voĉlegantoj [3].
VD:beno
1. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?, 2004
2. Monato, Zlatko Tišljar: Prezidanto postulas, prezidanto rifuzas, 2004
3. Monato, Stefan Maul: Aŭdantoj, 2005
angle:
1. auspice, good omen, harbinger, precursor 2. auspices
beloruse:
1. прадвесьце 2. заступніцтва, апякунства
ĉine:
1. 前兆 [qiánzhào]
france:
1. auspice (présage), présage 2. auspice (égide), égide
germane:
1. Vorzeichen 2. Schirmherrschaft
hebree:
אות לבאות, תקוה
hungare:
1. előjel (kilátás), kilátás 2. védnökség
itale:
auspicio
nederlande:
1. voorteken 2. auspiciën
ruse:
1. предзнаменование

aŭspicia

Bonaŭgura: ŝi pretis aĉeti novan domon, meblojn kaj aliajn necesaĵojn kaj elekti aŭspician nuptotagon [4].
4. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 67a, volumo 2a, p. 429a
angle:
auspicious
beloruse:
добры, спрыяльны (аб прадвесьці)
france:
auspicieux, faste (signe), favorable (signe)
itale:
augurante

administraj notoj