6bankier/o PVEF

bankiero

EKON
Bankmastro, bankposedanto: vi indas la karesojn de la faraono mem […] kaj de la plej riĉaj feniciaj bankieroj [1]. la bankiero de la kortego […], influhava persono, ne konsentis tian proponon [2]; la bankiero malsupreniris […] respondinte per malforta klino de sia kapo al la respektplena saluto, kiun al li sendis la kontrolisto de biletoj [3].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru bankestro, bankposedanto.
angle:
banker
beloruse:
банкір
france:
banquier (propriétaire)
germane:
Bankier
hebree:
בנקאי
hispane:
banquero
hungare:
bankár
japane:
銀行家 [ぎんこうか], 親 [しん]
katalune:
banquer (directiu)
nederlande:
bankier
pole:
bankier
ruse:
банкир
ukraine:
банкір

administraj notoj