1bard/o

bardo

1.
HIS Ĉe la antikvaj keltoj poeto, komisiita prikanti la heroaĵojn: la bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn [1]; lia tuta verkaro respegulas kaj eĥas la etoson, spiriton kaj tradicion de la antikvaj bardoj de la verda insulo, sed samtempe ĝi simple kaj maltroige priskribis la severan kaj senkompatan vivon kaj la irlandajn kamparanojn [2].
2.
POE(larĝasence) Praa nacia poeto: benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron al hela lumo de frateco VivZam ; [jen] kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia tero kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero FK ; li povus bati la kapon de la bardo per gitaro pro kolero [3]; Claude Piron estis persono, havanta multegajn meritojn antaŭ nia movado – sciencisto, publicisto, propagandisto, stilisto, eĉ bardo-kantisto [4]. VD:skaldo, aedo, trobadoro, menestrelo, rapsodo
angle:
bard
beloruse:
бард
bretone:
barzh (da vare ar gelted kozh)
ĉeĥe:
bard
ĉine:
1. 吟游诗人 [yínyóushīrén] 2. 古代詩人 [gǔdàishīrén], 族的吟游诗人 [zúdeyínyóushīrén]
france:
barde
germane:
Barde
hebree:
מְשׁוֹרֵר
hispane:
bardo
hungare:
bárd (költő)
japane:
吟唱詩人 [ぎんしょうしじん], 民族的叙情詩人 [みんぞくてきじょじょうしじん]
katalune:
bard
pole:
1. bard 2. bard, piewca
ruse:
бард
slovake:
bard
svede:
bard
ukraine:
бард

administraj notoj