baŝibozuk/o NePiv

baŝibozuko

MIL Iu el la rajdosoldatoj, kiujn dungadis la armeo de la osmanida regno, famaj pro sendisciplineco kaj sovaĝeco: (figure) el la veturileto elrampis maljuna dika sinjorineto, apogis la manojn je la koksoj kaj eksputis je la juna Lotrando: „Ci antikristo, ci arkilatrono ... ci baŝibozuko ... kion ci aŭdacas, tiel ataki honestajn kaj bonkondutajn homojn?“ [1]; (figure) ne plu temas pri kleriĝo, sed pri metilernado, kiu ne estas privilegio, sed socia devigo sub baŝibozuka kontrolado [2].
1. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Naŭ fabeloj, [2002?]
2. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
beloruse:
башыбузук
bulgare:
башибозук
france:
bachibouzouk
germane:
Baschi-Bosuk
hungare:
basibozuk

administraj notoj