1bateri/o

baterio

1.
MIL Artileria grupo kun sia ilaro, konsistanta el kelkaj kanonoj: por artilerie plifortigi kampanjajn regimentojn 43 fortaj kaj 11 malfortaj baterioj delokiĝis [1]; dragonoj de la brigado […] ne kapablis bridi siajn ĉevalojn kaj daŭrigis sian sturmon kontraŭ la franca „Dika Baterio“ [2]; (figure) nenia lukso, krom tuta baterio da komputiloj – liaj fenestroj al la mondo [3].
2.
ELE Grupo da elektraj generatoroj: fiksu ĝin al la baterio de via diĝita telefonaparato [4]; la litio-feraj baterioj vivos 5 jarojn [5]; plumbo-acida baterio en unu ĉelo [6]; ŝargi la baterion de elektraj veturiloj [7]; dum bremsado la baterioj estas ŝargataj [8]; necesas reŝargi la baterion ĉiutage [9]; sunbateria brakhorloĝo [10]; li havis en sia korpo du artefaritajn pumpilojn ligitajn al baterioj, kiuj pumpadis sangon tra la vejnoj kaj arterioj [11].
Rim.: Pilojn kaj akumulatorojn oni grupigas serie, por ricevi pli grandan elektromovan forton, aŭ paralele, por ricevi pli intensan kurenton.
VD:akumulatoro, kondensatoro, pilo
1. Vikipedio, Batalo apud Verdun
2. Vikipedio, Batalo de Waterloo
3. Anne Tilmont: Kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, 1998/04, p. 9
4. -: Nova! Signal-fortigilo de Big Planet, Monato, 2002/05, p. 32
5. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion, 2012/12, p. 19
6. PDF Elektromobileco kaj Esperanto - kaest2018.ikso.net
7. Ivo Durwael: Magia tapiŝo, Monato, 2011/01, p. 16
8. Walter Klag: Elektra buso protektu la medion, Monato, 2012/12, p. 19
9. Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, Monato, 2008/10, p. 12
10. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
11. Julius Hauser: Korpo sen koro, Monato, 2013/01, p. 10
angle:
1. battery 2. battery
arabe:
2. مراكم
beloruse:
батарэя
bengale:
2. ব্যাটারী
bulgare:
2. батерия
ĉeĥe:
baterie
ĉine:
1. 炮臺 [pàotái] 2. 电池 [diànchí]
dane:
2. batteri
estone:
2. patarei
eŭske:
2. bateria
finne:
2. paristo
france:
1. batterie (artillerie) 2. batterie (piles, accus,...)
germane:
1. Batterie, Geschützbatterie 2. Batterie, Akku
greke:
2. μπαταρία
hebree:
סוֹלְלָה
hispane:
batería
hungare:
1. üteg 2. telep (elektromos)
indonezie:
2. baterai
interlingvae:
2. batteria
itale:
batteria
japane:
2. 電池 [でんち]
kartvele:
2. ბატარეა
katalune:
bateria
kimre:
2. batri
kmere:
2. ថ្មពិល
korsike:
2. battaria
latve:
2. baterija
litove:
2. baterija
makedone:
2. батерија
malaje:
2. bateri
malte:
2. batterija
naure:
2. battarìa
nederlande:
1. batterij 2. batterij
norvege:
2. batteri
okcitane:
2. bateria
perse:
1. توپخانه، آتشبار 2. باتری
pole:
1. bateria 2. bateria
portugale:
2. bateria
rumane:
2. baterie
ruse:
батарея
sicilie:
2. batteria
slovake:
batéria
slovene:
2. baterija
svede:
2. batteri
tibete:
སྐམ་གློག་
ukraine:
батарея

administraj notoj

pri ~o:
    Kontroli la tradukojn post vastigo de la difino. [MB]