biomeĥanik/o, biomekanik/o
biomeĥaniko, biomekaniko
Studo de vivuloj laŭ la meĥanika funkciado de iliaj
korpoj,
parto de biofiziko:
oni jam identigis pli ol 30 ekzemplerojn de
„Tyrannosaurus rex“ […] kio
permesis profundan esploradon pri multaj
aspektoj de ĝia biologio, inkluzive ĝian vivhistorion kaj
biomeĥanikon
[1];
biomekaniko de vertebrara kolono de homo dum iro
[2];
dum la disvolvado de homoidaj robotoj, la esploristoj lernas multon
pri la moviĝo de la homa korpo (homa biomekaniko)
[3].
Rim.:
Ne konfuzu kun bioniko.
1.
Vikipedio, artikolo „tiranosaŭro“,
2009-08-01
2. V. I. Neĉajev: Klinike-anatomiaj Demandoj de Vertebrologio, en: Resumoj al [...] G. G. Juden, 1999
3. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2008-12-10
2. V. I. Neĉajev: Klinike-anatomiaj Demandoj de Vertebrologio, en: Resumoj al [...] G. G. Juden, 1999
3. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2008-12-10
- beloruse:
- біямэханіка
- ĉine:
- 生物力学 [shēngwùlìxué]
- france:
- biomécanique
- germane:
- Biomechanik
- katalune:
- biomecànica
- nederlande:
- biomechanica
- pole:
- biomechanika
- rumane:
- biomecanică