*brov/o PV

*brovo

ANA Arkoforma superokula hartufo: sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos [1]; li havis longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn [2]; sur la kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis profunda sulko Marta ; delikata profilo kun malkavaj brovoj, apartigitaj de la sulko plena de melankolio kaj saĝo IK ; [li] levis supren la brovojn, kiel homo, kiu permesas al iu mensogi, sed scias pri la mensogo [3].
angle:
eyebrow
beloruse:
брыво
bretone:
abrant
bulgare:
вежда
ĉeĥe:
obočí
ĉine:
[méi], 眉毛 [méimáo], 眉尖 [méijiān], 眉毛 [méimao]
france:
sourcil
germane:
Augenbraue
greke:
φρύδι
hebree:
ℷבה
hispane:
ceja
hungare:
szemöldök
indonezie:
alis
itale:
sopracciglio
japane:
[まゆ]
nederlande:
wenkbrauw
pole:
brew
portugale:
sobrancelha
ruse:
бровь
slovake:
obočie
svede:
ögonbryn
ukraine:
брова

kuntiri la brovojn, sulkigi la brovojn

Streĉi kaj interproksimigi la brovojn, signante ekatenton, dubon, maltrankvilon...: viaj vortoj estas malrespektaj diris la knabino sulkigante la brovojn [4]; stranga ideo! murmuris Andreo, sulkigante siajn brovojn [5]; Spada severe kuntiris la brovojn [6]. VD:frunto
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
5. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
6. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
angle:
to contract the brows, to bend the brows
beloruse:
ссунуць бровы
bulgare:
смръщвам вежди
ĉeĥe:
stáhnout obočí, svraštit obočí
france:
froncer les sourcils
germane:
die Augenbrauen runzeln, die Augenbrauen zusammen ziehen
japane:
まゆをひそめる
slovake:
stiahnuť obočie

administraj notoj