brutal/a PIV1

brutala

(malofte)
1.
Senbride perforta: kiam komenciĝis tiuj brutalaj masakroj, UN retiris siajn blukaskulojn [1]; en multaj partoj de l' mondo milito pro akvo povus fariĝi brutala realaĵo [2]; kanajloj brutale atakis kaj mortigis blankhaŭtan anglan vizitanton, kiu promenis laŭ dublina strato kun sia afrikdevena edzino, supozeble ĉar ili ne aprobis kuniĝon de blankulo kaj neblankulino [3]. SIN:kruela
2.
(figure) Malmilda: pardonu mian brutalecon, sed en via artikolo pli videblas la tipa CNN-a kaj BBC-a temaro, kiun mi ofte vidas televide, ol vere objektivecserĉa laboro [4]; post la film' mi provis kisi ŝin sed ŝi batadis min brutale [5]; ni multe aŭdas pri brutalaj viroj en tuta mondo, pri malmoraleco de edzoj [6]. SIN:kruda3, bruska, drasta, drakona
1. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
2. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
3. Garbhan MacAoidh: Radio por unu mondo, Monato, 2000/09, p. 12
4. Monato, Adrien Durandard: Dio, benu Usonon! (4), 2003
5. La Mondanoj: Muskola belulino, 1995
6. S. Vivekananda, trad. R. Rudzitis, trad. Z. Z.: Karma Jogo, [vidita en 2008]
angle:
2. brutal
beloruse:
брутальны, жорсткі
ĉeĥe:
brutální, brutální, hrubý, násilnický, ukrutný
ĉine:
1. 強暴 [qiángbào], 残酷 [cánkù] 2. 不講理 [bùjiǎnglǐ], 血腥 [xuèxīng], 残 [cán]
germane:
brutal
hebree:
אַכְזָרִי
nederlande:
2. brutaal
pole:
2. brutalny
slovake:
bezohľadný, hrubý
ukraine:
брутальний, грубіянський, грубий, жорстокий, звірський

administraj notoj