8buĝet/o PV , 3budĝet/o PV

buĝeto, budĝeto

1.
EKON Antaŭkalkulo de la jaraj en- kaj el-spezoj de ŝtato, urbo, kompanio aŭ privatulo: la ministro pri financoj […] prezentis sian trian buĝeton [1]; la ĉefa trajto de la buĝeto por la jaro 2000 estas forta ŝparado de ŝtataj monrimedoj, kiu influos ankaŭ la monujojn de la loĝantaro [2]; la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion el la ŝtata buĝeto je 40 milionoj da kronoj por kovri la kromajn kostojn de deĵoroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj [3]; la buĝeto antaŭvidis la kostojn de esplorado, projektado, disvolvo, konstruo, monitorado kaj gvidado dum unu jaro de medioedukadcentro [4]; trovi eksterbuĝetajn monfontojn [5]. SUP:plano1
2.
Monsumo disponebla por certa celo dum certa tempoperiodo, ekz. estonta jaro, difinita projekto ks: la registaro ŝparos monon ne pagante premiojn el la ŝtatbuĝeto, ne aĉetante aŭtomobilojn por ŝtataj institucioj kaj limigante eksterlandajn oficvojaĝojn de ministroj [6]; pro la nigra merkato de cigaredoj la brita buĝeto ĉiujare perdas ĉirkaŭ 2,5 miliardojn da pundoj [7]; buĝeto de 350 000 kanadaj dolaroj, sumo sufiĉa por nur 20 tagoj da filmado [8]; kial viro ekkonstruis ne profitodonan restoracion aŭ diskotekon, sed preĝejon, kiu alportos neniun monon kaj eĉ elĉerpos la tutan familian buĝeton [9]; la registaro tamen pretendas, ke la nacia edukado-buĝeto altiĝis je pli ol 10 % [10]; la registaro planas tranĉi la buĝeton por superaj studoj je 5,8 milionoj da eŭroj malgraŭ kreskanta financa bezono [11].
3.
EKON La tuta sumo de la jaraj en- kaj el-spezoj: ĝis nun ŝi sukcese gardis la egalpezon de la budĝeto, sed la patro ne ĉiam havas ĉion, kion li bezonas pro sia aĝo kaj malsanemo: nutran manĝaĵon, fruktojn IK ; fari truojn en budĝet' [12]; la buĝetaj deficitoj daŭre malplialtiĝis ĝis 1,6 % de la brutta nacia produkto (BNP) en 1999 [13]. VD:spezo, debito, saldo, bilanco
1. D. E. Rogers: Pri potoj kaj balotoj, Monato, 2002/08, p. 12
2. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
3. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
4. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo
5. Monato, Renée Triolle (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko): Novaj ideoj ĉe la ideo-laboratorio
6. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
7. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
8. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
9. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo
10. Monato, Paul GUBBINS: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
11. Monato, last: Studentoj
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
13. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
angle:
1. budget
beloruse:
бюджэт
ĉine:
1. 財政預算案 [cáizhèngyùsuànàn], 預算計劃 [yùsuànjìhuà] 2. 預算 [yùsuàn], 預算案 [yùsuànàn] 3. 家庭財產 [jiātíngcáichǎn]
france:
budget
germane:
1. Haushaltsplan, Budget, Etat 2. Budget, Haushalt, Kostenrahmen 3. Haushalt
hebree:
תַקצִיב
hispane:
presupuesto 1. presupuesto
hungare:
1. költségvetés, büdzsé
japane:
予算 [よさん], 予算案 [よさんあん]
nederlande:
1. begroting 3. budget
perse:
1. بودجه
pole:
1. budżet 3. budżet, raport finansowy
ruse:
бюджет
slovake:
rozpočet
ukraine:
бюджет

buĝeti

(tr)
EKON Difini, plani en buĝeto; disponigi certan monsumon por certa celo: la vojaĝkostoj de la estraro […] kostis milojn da eŭroj pli ol estis buĝetite [14]; EU-ŝtatoj trovu akordon pri la maniero kaj buĝetado de interpretado dum kunsidoj de la Eŭropa Konsilio [15].
beloruse:
складаць бюджэт, уключаць у бюджэт
ĉine:
出資 [chūzī], 集資 [jízī], 提供資金 [tígōngzījīn], 融通 [róngtōng]
france:
budgéter
germane:
budgetieren, finanzieren

administraj notoj

pri ~o, ~o 3.:
      Mi ne komprenas ĉi tiun difinon. Tian "sumon" de jaraj en- kaj
      el-spezoj mi pli volonte nomus "bilanco".
      [MB]
      Ne. Bilanco montras havaĵojn kaj ŝuldojn, ne
      la spezojn.
      [PP]