cens/i

censo

1.
HISEKON Registrado de la havaĵo de la civitanoj de iu lando: laŭ oficialaj ciferoj de la brita censo de la jaro 2011 preskaŭ 250 000 homoj loĝantaj en la ĉefurbo Londono posedas duan domon [1]. VD:inventari
2.
POL Popolnombrado: en Albanio oni okazigos censon de la loĝantaro, konforme al la direktivoj de Eŭropa Unio [2]; post la finiĝo de la procezo de censo de la loĝantaro, kiu okazis ĉi-printempe, estos pli fidindaj ciferoj [3]; 53 % de la homoj deklaris sin kristanaj (kompare kun 59 % en la samjara pli ampleksa censo) [4]; la subvencioj baziĝis sur censo el julio 2011 kaj spegulis la nombron de la anoj de etnaj minoritatoj [5].
1. Monato, Lenio Marobin: Homoj kromdomaj
2. Monato, Bardhyl Selimi: Pri la censo maljusta senso
3. Monato, Bardhyl Selimi: Facilas investi
4. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!
5. Monato, Julius Hauser: Censo sensenca ... aŭ ĉu?
beloruse:
цэнз, перапіс (насельніцтва)
ĉeĥe:
statistika, sčítání lidu
ĉine:
2. 人口調查 [rénkǒudiàochá], 人口普查 [rénkǒupǔchá]
germane:
Zensus 1. Census 2. Volkszählung
hebree:
מפקד אוכלוסין
itale:
censo
japane:
ケンスス
nederlande:
belastbaar vermogen
slovake:
cenzus, sčítanie
ukraine:
ценз, перепис

censisto

EKONPOL Oficisto, taskita por censo: iu el la roloj kaj taskoj de la imperiestro estis la censado, kiel plej alta censisto de la imperio, Tiberio faris kaj aplikis leĝojn por: kontrolo, fare de la Senato, de la provizado de la nutraĵoj, limigi la lukson pri meblaro, limigi la elspezadon en cirkaj ludoj kaj aliaj spektakloj […] [6].
beloruse:
цэнзар, перапісчык (насельніцтва)
ĉeĥe:
censor, cenzor
france:
inventoriste
germane:
Censor
itale:
censitore
nederlande:
censor
slovake:
štatistik
ukraine:
цензор

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.